Radarinstalaĵo Dimona
Radarinstalaĵo Dimona | ||
---|---|---|
radaro | ||
Komenco | 2008 vd | |
Geografia situo | 30° 58′ 32″ N, 35° 5′ 55″ O (mapo)30.975683135.0986823Koordinatoj: 30° 58′ 32″ N, 35° 5′ 55″ O (mapo) | |
Lando(j) | Israelo vd | |
Situo | Dimona | |
| ||
La Radarinstalaĵo Dimona (hebree מתקן המכ"ם בדימונה) estas aerspaca gvatinstalaĵo en la Negeva Dezerto, proksime de la urbo Dimona, Israelo, sed, posedita kaj funkciita de Usono [1].
La instalaĵo estas celita averti Israelon pri misilatakoj de Irano. Ĝi konsistas el du 400 metrojn altaj turoj, kies konstruado komenciĝis fine de 2008. La turoj laŭdire estas la plej altaj strukturoj en Israelo kaj ankaŭ la plej altaj radaraj gvatturoj en la mondo [2].
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ "Israel to install radar antennae near nuclear site", AFP, 2008-10-03. Kontrolita 2008-10-07. Arkivigite je 2008-10-09 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Skyscraper Page: Dimona Radar Facility, Dimona Israel. Alirita 2008-10-29.