Radika tono
La muzikaj radikaj tonoj aŭ radikaj notoj estas en Esperanto C, D, E, F, G, A kaj B. Ili konformas al la tonoj de la C-maĵora resp. de la a-minora gamoj, sur piano kaj similaj klavarinstrumentoj samtempe ankaŭ al la blankaj klavoj (Je historie pli malnovaj klavarinstrumentoj kiel orgeno aŭ klaviceno la klavokoloroj estas inversaj). Inter E kaj F same kiel inter B kaj C lokas duontonaj paŝoj. Inter la aliaj najbaraj radikaj tonoj kuŝas plentonaj paŝoj. Al la interaj duontonoj konformas je klavarinstrumentoj la nigraj klavoj. En Esperanto oni nomas ilin per la radika tono plus la adjektivo diesa aŭ bemola kaj indikas ilin en la muzika notacio per postmetita ♯ aŭ ♭ (kiel aliigilo aŭ antaŭsigno).
Ĉiu radika tono estas altigebla per dieso (♯) je duontono (C♯, D♯, E♯, F♯, G♯, A♯, B♯) aŭ malaltigebla je duontono per bemolo (♭) (C♭, D♭, E♭, F♭, G♭, A♭, B♭). Estas atentenda, ke je ĉiu formado de diatonaj gamoj (ekz. maĵoro, natura minoro aŭ aliaj modaloj) ĉiu radika tono aŭ deduktaĵo de ĝi devas ekzisti en la gamo. La destinado de intervalo ĉiam deiras ekde la radikaj tonoj.
En egalŝtupa agordo egalsonaj tonoj povas havi pro enharmonio malsamaj nomoj kaj en la notacio malsamajn simbolojn (ekz. C♯ – D♭, sed ankaŭ B♯ – C).
Malsamaj evoluoj de la radiktonaj nomoj
[redakti | redakti fonton]En la nacilingvaj muzikkulturoj
[redakti | redakti fonton]Ekde la mezepoko kaj la muzikteoria traktaĵo Micrologus Guidonis de disciplina artis musicae de Guido de Arezzo oni distingis inter b rotundum („ronda“ resp. „mola b“; de ĉi-lasta devenas la vorto bemolo) kaj la nuna tono b. Per tio komencis la evoluo de la aliigiloj ♭ kaj ♯. La origina b estis skribata kiel eta angula b (b quadratum, de tio devenas la vorto bekvadrato). Pro la skribmaniero malsama ol tiu de b rotundum kaj pro la simileco de ĉi tiu simbolo kun la litero h ĝi disvastiĝis en la germanlingvaj kaj slavlingvaj landoj (ekz. Pollando, Ĉeĥujo), en la skandinavaj landoj same kiel en Nederlando kiel tonnomo h. Ĉi tiu evoluo fiksiĝis pli malfrue per la invento de la presarto. En anglalingvaj landoj tamen ne okazis ĉi tiu evoluo, b konserviĝis laŭ la senco de b quadratum.
En la latinidaj landoj tamen regas la tonsilaba nomsistemo, kiu parte diferenciĝas laŭ lando (vidu malsupran tabelon). Ankaŭ ĉi tiun sistemon inventis Guido de Arezzo. Oni distingas inter:
- Absoluta solfeĝo, kiu egalas al la gamo C-maĵora. Do konformas al la absoluta tono "C" kaj rilatas al muziknotoj. Tiu ĉi estas la nomdona sistemo ekz. en Francujo, Hispanujo, Italujo kaj Portugalujo
- Relativa solfeĝo, kiu egalas al ajna gamo. Do konformas al la gamnoto de maĵortonalo. Ĉi lasta sistemo ekzistas ekzemple en Germanujo paralele al la alfabetnoma sistemo, havas tamen muzikinstruan funkcion, ĉar ĝi servas al la kompreno de la funkcio de la gamtonoj (ekz. kiel strebotono).
En Esperanto
[redakti | redakti fonton]En Esperanto principe ĉiuj naciaj sistemoj de la notonomoj estas en uzo. Tio validas eĉ por la esperanta Vikipedio: vidu ekz. la notonomoj en la artikolo Akordo (muziko). Ĉefe kontraŭstariĝas la alfabeta (ĝermana-slava) kaj la silaba (latinida) sistemoj. Ĝis nun ne estas evidenta, kiu el la du sistemoj „finvenkas“. Estus pensebla, ke la alfabeto laŭ la angla skribmaniero venkus pro sia logikeco, ĉar ĝi estas pli simple lernebla, kvankam ĝi ne enhavas la ĉapelitajn literojn.
La problemo por unueca uzo de la samaj muziknotaj nomoj en Esperanto konsistas en tio, ke ofte la internacia muzikado okazas relative malofte; la ĉefaj muzikensembloj daŭremaj ofte estas muzikistaroj de samlandanoj aŭ -kulturanoj (ekzemple Akordo), kiuj uzas la notonomojn laŭ sia nacia muzikkulturo.
Nomo de la radikaj tonoj en interlingva komparo
[redakti | redakti fonton]Jena tabelo montras la radikajn tonojn laŭ diversaj lingvoj kaj muzikkulturoj:
Esperanto: | C | D | E | F | G | A | B |
angla: | C | D | E | F | G | A | B |
norvega: | C | D | E | F | G | A | H |
germana: | C | D | E | F | G | A | H |
pola: | C | D | E | F | G | A | H |
slovaka: | C | D | E | F | G | A | H |
itala: | do | re | mi | fa | sol | la | si |
franca: | do | ré | mi | fa | sol | la | si |
hispana: | do | re | mi | fa | sol | la | si |
portug.: | Dó | Ré | Mi | Fá | Sol | Lá | Si |
rusa: | до | ре | ми | фа | соль | ля | си |
greka: | Ντο | Ρε | Μι | Φα | Σολ | Λα | Σι |
japana: | ハ | ニ | ホ | ヘ | ト | イ | ロ |