Rafał Majka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rafał Majka
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1989 (1989-09-12) (34-jaraĝa)
en Zegartowice
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo biciklisto
TTT
Retejo http://rafal-majka.pl/
vdr

Rafał Majka (naskiĝis la 12-an de septembro 1989 en Zegartowice (distrikto Myślenicki)) estas pola voja bicikla konkursanto, membro de profesia teamo Tinkoff. Oktobre 2014 estis distingita de prezidento Bronisław Komorowski per Arĝenta Merit-Kruco.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Edukito de Krakova klubo. Diplomito de la Lernejo de Sporta Ĉampioneco pri biciklado en Świdnica. Februare 2011 iĝis profesia biciklisto de la dana skipo Saxo Bank (Tinkoff-Saxo). En 2012 ne sukcesis partopreni en Giro d'Italia pro la kontuzo de genuo. Kvarfoja partopreninto de Vuelta a España (2011, 2012, 2013, 2015). La plej bonan rezulton notis en 2015 gajninte la 3-an lokon en la ĝenerala klasifikado. Pli frue la 7-an lokon en Giro d’Italia kaj la 4-an en Tour de Pologne.

La 6-an de aŭgusto 2016 akiris bronzan medalon en konkurso de komuna komenco dum la Somera Olimpiko en Rio de Janeiro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]