Saltu al enhavo

Rafael Trujillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rafael Leónidas Trujillo)
Rafael Trujillo
Persona informo
Rafael Leónidas Trujillo Molina
Naskonomo Rafael Leónidas Trujillo Molina
Naskiĝo 24-an de oktobro 1891 (1891-10-24)
en San Cristóbal
Morto 30-an de majo 1961 (1961-05-30) (69-jaraĝa)
en Sankta Domingo
Mortis pro Hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pafvundo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Mingorrubio Cemetery (en) Traduki (2005–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Domingo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Dominga Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Rafael Trujillo
Familio
Patro José Trujillo Valdéz (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Altagracia Julia Molina Chevalier (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Héctor Trujillo (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Ramfis Trujillo (en) Traduki, Angelita Trujillo (en) Traduki, Flor de Oro Trujillo (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Ramfis Domínguez-Trujillo (en) Traduki (nepo)
Porfirio Rubirosa (bofilo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
oficiro
diktatoro Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Rafael Trujillo kun sia edzino (1934)

Rafael Leónidas TRUJILLO MOLINA San Cristóbal (Dominga urbo), 24-a de oktobro 1891 - Santo Domingo, 30-a de majo 1961) estis militisto kaj politikisto de Respubliko Domingo. Formale li estis prezidento de la respubliko en la periodoj 1930-1938 kaj 1942-1952, sed praktike regis la landon inter 1930 kaj 1961, kun fakta diktatoreco, kvankam li konservis demokratan kaj konstitucian fasadon.

Dum la usona okupado de la Dominga Respubliko (1916-1924) Trujillo aliĝis al la Nacia Gvardio, kaj rapide supreniris en la hierarkio. Sub la regado de Horacio Vásquez li estis nomita Vickolonelo, Stabestro kaj Vickomandanto de la Nacia Polico. En 1930 li organizis puĉon kontraŭ Vásquez kaj sin proklamis nova prezidento. Post la detruo, fare de la ciklono San Zenón en 1930, de la malnova dominga ĉefurbo, Santo Domingo, Trujillo ordonis ĝian rekonstruadon, kaj ĝin rebaptis kiel "Ciudad Trujillo", Truĥiljurbo, (post lia morto, la urbo rericevis sian malnovan nomon). Lia diktatoreco sin karakterizis pro la malaperigoj kaj la murdoj. En la lastaj momentoj li havis 60 procentojn de la nacia buĝeto sub la kontrolo de sia familia. Li ĝuis la apogon de Usono en la komenco pro sia forta kontraŭkomunismo, sed en la lastaj tempoj lia politiko iom pli ĝenis la registaron de Usono.

Lia politiko

[redakti | redakti fonton]

Trujillo entreprenis politikon de investado en publikaj konstruaĵoj, kaj favoris la eksterlandan investadon, kio donis al li la apogon de la nacia burĝaro.

Li apogis simbole la aliancanojn dum la Dua Mondmilito, kio donis al li apogon fare de la usona registaro. Tio malgraŭ lia konservativa sinteno, proksima al tiu de la hispana generalo Francisco Franco, kun kiu li kundividis la titolon 'generalisimo'.

Paradokse, Trujillo favoris enmigradon de persekutitaj rifuĝintoj el Eŭropo, inter kiuj judoj dum la 30-aj jaroj, kaj poste de hispanaj respublikanoj post la fino de la Hispana Enlanda Milito. La ĉefa kialo estis la strebo blankigi la loĝantaron de la lando kaj malpliigi la procentaĵojn de mestiza popolaro.

En 1937 li sendis armeon al la landlimo kun Haitio, kaj masakris pli ol 15 000 haitianojn, pro la timo ricevi tro multajn enmigrantojn kaj kiel reprezalio kontraŭ la registaro de la alia parto de la insulo Hispaniolo kiu apogis aŭ ne kontraŭis la agadon de oponantoj al lia reĝimo.

Trujillo klopodis interveni en aferoj de aliaj latinamerikaj landoj, kune kun siaj kolegoj la diktatoroj Anastasio Somoza García, de Nikaragvo, kaj Marcos Pérez Jiménez, de Venezuelo. Li apogis la invadon de Rafael Ángel Calderón Guardia en Kostarikon en 1955. Post la forigo de lia aliancano Pérez Jiménez, li klopodis anstataŭigi la novan venezuelan registaron de Rómulo Betancourt, sed la usona registaro blokis la reĝimon kaj la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj kondamnis ĝian politikon.

Lia morto

[redakti | redakti fonton]

Trujillo mortis sekve de atenco la 30-an de majo de 1961. Grupo de komplotantoj pafadis kontraŭ lia veturilo, kiu ricevis pli ol 60 kuglopafoj, el kiuj 7 penetris en la diktatoron. Ekzistas diversaj teorioj pri la organizado kaj intenco de la komplotantoj. La plejmulto estis mortigitaj en la sekvaj monatoj, fare de la nova gvidanto, la filo Ramfis Trujillo. La subpremado okazigis fortajn protestojn kaj la kontraŭstaro de Usono, kaj la familio Trujillo devis forlasi la povon kaj la landon en novembro de la sama jaro. Tiamaniere finiĝis epoko de la respubliko. En la sekvaj semajnoj perdis sian nomon ĉiuj urbopartoj kaj geografiaĵoj kiujn oni antaŭe nomis honore al Trujillo.

Pri li aŭ lia figuro baziĝas jenaj libroj:

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]