Rafael de Nogales Méndez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rafael Nogales

Rafael Inchauspe Méndez, konata kiel Rafael de Nogales Méndez (n. en San Cristóbal, ŝtato Taĉiro, la 14-an de oktobro 1879 - m. en Panamurbo, la 10-an de julio 1936) estis militisto, militsoldulo kaj verkisto de Venezuelo.

Nogales edukiĝis en Germanio, Belgio kaj Hispanio, kaj parolis flue plurajn lingvojn. Li intervenis en multnombraj militaj konfliktoj ekde finoj de la 19-a jarcento: en 1898 en la milito inter Hispanio kaj Usono; en 1902 en la Liberiga Revolucio de Venezuelo; en 1904 en la Unua japana-ĉina milito. Revenis al Venezuelo en 1908, post la ŝtatpuĉo de Juan Vicente Gómez kiu forpelis al Cipriano Castro. Tamen, li denove ekziliĝis pro lia malamikeco al la nova prezidanto.

Unua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post la ekiĝo de la Unua Mondmilito li aliĝis al la otomana armeo kaj atingis la rangon bejo. Li batalis en la turkaj trupoj dum la milito, tamen, li petis esti anstataŭita de la ĝendarmerio dum la Sieĝo en Van pro kompato al la masakro de ribeliĝintoj kiuj plejparte estis armenoj. Li ricevis la Unuaklasan Ferkrucon mane de imperiestro Vilhelmo la 1-a kaj ankaŭ la sabro de Mejishovon kaj la stelo de Mechedieh.

Li verkis plurajn librojn pri liaj spertoj kaj travivaĵoj: Memoroj de la generalo Rafael de Nogales Méndez, Kvar jaroj sub la Duonluno, pri lia sperto kiel oficiro de la Otomana Imperio, kaj La disrabo en Nikaragvo. Liaj komentoj pri la masakroj kontraŭ la armenoj fare de la Otomana Imperio, en la libro Kvar jaroj sub la Duonluno, estas unu el la pluraj okcidentaj atestaĵoj pri la armena genocido.