Rakontoj pri Feinoj
Aspekto
| Rakontoj pri Feinoj | |
|---|---|
| eldono aŭ traduko | |
| Aŭtoroj | |
| Aŭtoro | Charles Perrault |
| Lingvoj | |
| Lingvo | Esperanto |
| Eldonado | |
| Eldondato | 1905 |
| Eldonejo | Hachette |
Rakontoj pri Feinoj estas esperantlingva traduko de 8 klasikaj fabeloj de Charles Perrault el la jaro 1904[1].
La tradukon, kiun korektis Zamenhof mem, faris s-ino Péroline Sarpy (m. la 21-an de decembro 1913 en Liono), esperantistino kaj – poste – idistino el Liono, aprobita de la Franca Societo por la Propagando de Esperanto[2].
La libro enhavas jenajn fabelojn:
- La Blua-Barbo
- La Ruĝa-Ĉapeto
- La Belulino dormanta en Arbaro
- La Majstro Kato aŭ la Kato piedvestita per botoj
- Cindrulino aŭ la vitra Pantofleto
- Riketo kun la Tufo
- La malgranda Fingreto
- Felo de Azeno
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Rakontoj pri Feinoj en Vikimedia Komunejo
- ↑ Nekrologo de Péroline Sarpy en La langue auxiliaire
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Enciklopedio de Esperanto/R en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio
