Ram Panjwani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ram PANJWANI)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ram Panjwani
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1911 (1911-11-20)
en Larkana
Morto 31-an de marto 1987 (1987-03-31) (75-jaraĝa)
en Mumbajo
Lingvoj sinda
Ŝtataneco Barato
Alma mater Universitato de Mumbajo
Okupo
Okupo kantistoprofesoro • romanisto
Verkoj Anokha Ajmuda
vdr

Ram Partaprai PANJWANI estis sindlingva sufia kantisto kaj aŭtoro de Barato. Li naskiĝis la 20-a de novembro 1911 kaj mortis 31-a de marto 1987, kaj estis subtenanto de sinda kulturo inter la sindanoj ekzilitaj en Barato sekva la Hindia-partigo de 1947.

Panjwani verkis 25 libroj, inter kiuj Quaidi (Malliberulo) de 1943 – pri strebo por libereco – Ahe Na Ahe (Ĉu Li estas, aŭ ĉu Li ne estas?) de 1955 – pri fido je Dio – Anokha Azmooda (Ununuraj spertoj) de 1962, Ayo Nayo Zamano (Alveno de Nova Epoko) de 1978 kaj Zindgi Yaan Mout (Vivo aŭ morto) de 1988 apartenas la plej gravaj. Li ankaŭ tradukis la famkonata libro How to Win Friends and Influence People (Kiel gajni amikojn kaj influi homojn) de Dale Carnegie, 1936, al la sinda – Dost Keean Kajan Ain Dilyoon Keean Kheechjan.

La monojn kiu la aŭskultantaro donis al Panjwani, ankaŭ de grandaj tiaj aroj, li laŭ rampanjwani.com ĉiam donis al lokaj karitataj celaĵoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]