Rampa ranunkolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rampanta ranunkolo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ranunculus repens
Ranunculus repens
Ranunculus repens
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Ranunkolaloj Ranunculales
Familio: Ranunkolacoj Ranunculaceae
Genro: Ranunkolo Ranunculus
L.
Specio: Ranunkolo rampanta (Ranunculus repens L., 1753)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Rampa ranunkolo (Ranunculus repens L) estas herba planto el familio Ranunkolacoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tigo: 10 - 50 cm alta, iom haroza, kuŝa aŭ stara kun longaj stolonoj surfacaj (el kio la specia epiteto), formiĝantaj ofte ĉe intersekca punkto el kiu naskiĝas folio.

Folioj: la bazaj, ligitaj al sensulkaj petioloj, havas tri lobojn triangulajn kaj harozajn, ĝisbaze dividitajn. Ĉiu lobo posedas propran petioleton.


Floroj: diametro 2-3 cm; solaj fine de longaj sulkaj pedunkloj naskiĝantaj aksele de folio; sepaloj 5, sterniĝantaj; petaloj 5, flavaj; karpeloj kun mallonga beko.

Fruktoj: akenaro.

Reproduktado: hermafrodita, polenado fare de insektoj.

Kresklokoj[redakti | redakti fonton]

En malsekaj herbejoj, kampoj, vojrandoj, ĝardenoj en Eŭropo, Azio kaj disvastiĝinta en Ameriko. Floras de majo al septembro.

Tiu toksa planto povas kaŭzi morton, same kiel la aliaj ranunkoloj.