Rana dalmatina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Rana dalmatina
Rana dalmatina
Rana dalmatina
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Amfibioj Amphibia
Subklaso: Lisamfioj Lissamphia
Superordo: Salientuloj Salientia
Ordo: Anuroj Anura
Familio: Ranedoj Ranidae
Genro: Rana
Rana dalmatina
Fitzinger in Bonaparte, 1839
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Mapa Rana dalmatina.png
Sinonimoj
  • Rana agilis Thomas, 1855
  • Rana gracilis Fatio, 1862
  • Rana agiloides Brunner, 1951
  • Rana muelleri Brunner, 1959
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

Rana dalmatina, esperante longkrura aŭ longsalta aŭ facilmova rano, apartenas al familio ranedoj (Ranidae), al grupo de brunranoj, kun kampara rano (Rana temporaria) kaj marĉa rano (R. arvalis). El ili tri, la lonkrura rano havas la plej longajn krurojn, rilate al la korpolongo. Danke al tio, ĝi povas trapasi longajn distancojn dum fuĝado per saltegoj. Ĝia maksimuma longo inter la nazopinto kaj la kloaka aperturo estas 6-7 cm, la maskloj ĉiam pli malgrandaj. Ĝia dorso estas bruneta, ofte kun longa hela strio. La ventra flanko estas flavblanka, kiu havas ĉe kelkaj individuoj rozkoloran, marmoran paternon. Dum la nutotempo, la maskloj havas la koloron de ŝtala blua-griza. Nur laŭ la kolornuancoj, ĝi estas distingebla nur por spertuloj.

Ĝi vivas en la meza kaj suda partoj de Eŭropo, mankas en Iberio kaj la Britaj insuloj. La norda disvastiĝa areo etendiĝas al la Öland-insulo de Svedio, oriente ĝi vivas ĝis la Prut-rivero. Ĝi ŝatas la arbarajn lokojn, ĝi troviĝas en la falfoliaj kaj ĉiamverdaj arbaroj, sed ne malofte gastas sur alta herbaro.

Ĝi travintras nur tre mallonge kaj aperas jam inter la unuaj ĉe la ovodemetejoj, en Hungario eĉ fine de februaro. Mal al la du menciitaj specioj, la longkruraj ranoj ne formas ĥoron kaj la tenispilko-similajn ovamasojn demetas disŝute. La ranidoj eloviĝas fine de marto, meze de aprilo kaj la ranoj forlasas la akvon ajm post 2-3 semajnoj. Sur la tero ili manĝas senvertebrulojn de la grundo.

Ili komencas la travintron en novembro (depende de la vetero) en la tero, malofte grunde de lagoj, en la ŝlimo.