Raphael

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Raphael Martos)
Raphael
Persona informo
Naskonomo Miguel Rafael Martos Sánchez
Aliaj nomoj Raphael
Naskiĝo 5-an de majo 1943 (1943-05-05) (80-jaraĝa)
en Linares (Ĥaeno)
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Edz(in)o Natalia Figueroa
Parencoj Agustín de Figueroa
Okupo
Okupo aktorokantisto
TTT
Retejo http://www.raphaelnet.com/index.html
vdr
Raphael

Miguel Rafael Martos Sánchez (Linares, Jaén, 5-a de majo de 1943), konata en arta etoso kiel Raphael [rafaEl], estas kantisto hispana konata pro sia forta voĉo kaj akompana miena esprimivo. Li estis fama jam dum duona jarcento el la 1960-aj jaroj ĝis nun.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Miguel Rafael Martos Sánchez translokiĝis kun sia familio al Madrido kiam li estis nur naŭmonata kaj ekkarieris kiel kantisto triaĝa, kiam li ricevis la kromnomon "Ruiseñor de Linares" (Najtingalo de Linares). Post unu jaro li membris en ĥoro kaj naŭjara li estis agnoskata plej bonkvalita infana voĉo de Eŭropo en konkurso en Salzburgo, Aŭstrio.

Profesia kariero[redakti | redakti fonton]

Raphael ekkarieris profesie kiel kantisto ĉe la diskeldona entrepreno Philips. Por distingigi sin li adoptis la duliteron "ph" el la nomo de la entrepreno kaj tiele li iĝis "Raphael", per malkutima sistemo en Hispanio. Kelkaj el liaj unuaj kantoj estis Te voy a contar mi vida kaj A pesar de todo. En 1962 li akiris tri unuajn premiojn de la Festivalo de la Kanto de Benidorm per la kantoj Llevan, Inmensidad kaj Tu conciencia. Li estis dungita de la diskeldona entrepreno Hispavox, kie li ekis longan artan rilaton kun la direktoro, kaj poste dirigento Waldo de los Ríos kaj kun la kantaŭtoro Manuel Alejandro.

En 1966 kaj 1967 li reprezentis Hispanion en la 12a kaj 13a Eŭrovido-Kantokonkursoj per la kantoj Yo soy aquél (Mi estas tiu) (en Luksemburgo) kaj Hablemos del amor (Ni parolu pri amo) (en Vieno, Aŭstrio) respektive kie li akiris la sepan kaj sesan lokojn. Li nevenkis, sed atingis la plej bonan lokon akiritan de Hispanio ĝis tiam. Li ekturneis tra Eŭropo, Latinameriko, Usono, Sovetunio kaj Japanio. Liaj tiamaj sukcesoj inkludis kantojn kiaj Yo soy aquél, Cuando tú no estás, Mi gran noche, Digan lo que digan, Tema de amor, Estuve enamorado kaj Desde aquel día.

Internacia populareco[redakti | redakti fonton]

Samtempe Raphael sukcesis en Latinameriko, kie li faris variaajn versiojn de folkloraj kantoj de la mondoregiono inter kuij Huapango torero, Sandunga kaj Llorona; kiuj ekzemple ege sukcesis en Meksiko.

La 25an de oktobro 1970 li aperis en la programo The Ed Sullivan Show en televido de Usono, kie li kantis (en hispana, angla kaj itala) Hallelujah kaj Hava Nagila. Post du monatoj li reaperis per la kantoj Maybe, When My Love is Around kaj The Sound of the Trumpet.

En 1975 li estis protagonisto de propra programo en hispana televido TVE titole El mundo de Raphael (La mondo de Raphael) kie li kantis akompanata de internaciaj artistoj. Li disponis ankaŭ de programo de radio, per kiu li kun sia edzino interjuis gravulojn aŭ famulojn.

Dum la 1980-aj jaroj pluis la internacia sukceso de la kantisto. En 1991 ege sukcesis per la kanto "Escándalo" (Skandalo) en Hispanio, Latinameriko kaj Japanio. Fine de la 1990-aj jaroj, post fino de la kontrakto kun Polygram, li revenis al EMI.

Li estas kutima invitato de la televidaj programoj por Kristnasko kaj Novjaro, kie ili multajn jarojn kantas faman kristnaskan kanton nome "El tamborilero" (La tamburisto). Li partoprenis kaj protagonistis en multaj filmoj.

Li estas edzo de Natalia Figueroa kaj havas tri filojn.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

EP[redakti | redakti fonton]

  • 1962: Tú, cupido
  • 1962: Llevan
  • 1962: Quisiera
  • 1962: Cuando calienta el sol
  • 1963: Tu Conciencia
  • 1966: Dis-moi Lequel (en francés)
  • 1967: Nocturne (en francés)
  • 1969: El barco del amor
  • 1969: Huapango torero
  • 1969: El ángel

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Raphael (Ma Vie, ktp.) - Álbum EMI Music / Hispavox 1965
  • Canta... (BSO "Cuando Tú No Estás") - Álbum EMI / Hispavox 1966
  • Al Ponerse El Sol (BSO Film) - Álbum EMI / Hispavox 1967
  • Digan Lo Que Digan (BSO Film) - Álbum EMI Music / Hispavox 1967
  • El Golfo (BSO Film) - Álbum EMI 1968
  • El Ángel - Álbum Orion/Ifesa (nur Ekvadoro) 1969
  • Raphael - Álbum Fontana (Te voy a contar mi vida, Que no me despierte nadie - ktp.) 1969
  • Aquí! - Álbum EMI 1969
  • Live At The Talk Of The Town - Álbum EMI 1970
  • Aleluya... - Álbum EMI 1970
  • Algo Más... - Álbum Hispavox 1971
  • Háblame De Amor - 1 Tema (Álbum Top Star Fest) Universal Music 1971
  • Volveré A Nacer - Álbum EMI 1972
  • Le Llaman Jesús! - Álbum EMI 1973
  • From Here On... (En inglés) - Álbum Zzelesta/Parnaso(USA)1973
  • Raphaël! (Ven Conmigo, ktp.) - Álbum Zzelesta/EMI 1974
  • Raphaël! (Dama Dama, ktp.) - Álbum Zzelesta/Parnaso(Amér)1974
  • Qué Dirán De Mí - Álbum Parnaso (América) 1974
  • Sombras / Vasija De Barro / etc. - EP Orion (Ecuador) 1974
  • Amor Mio - Álbum Zzelesta/EMI Music 1974
  • No Eches La Culpa Al Gitano - 1 Tema (Álbum Juntos Para Ayudar) UNICEF/EMI Music 1974
  • Recital Hispanoamericano(c/Los Gemelos) - Álbum EMI 1975
  • Con El Sol De La Mañana - Álbum EMI 1976
  • Raphael Canta… (Boleros) - Álbum EMI 1976
  • Una Forma Muy Mía De Amar - Álbum EMI 1978
  • Y... Sigo Mi Camino - Álbum EMI / Hispavox 1980
  • Vivo Live Direct (20º Aniv.) - Doble Álbum EMI 1980
  • En Carne Viva - Álbum EMI 1981
  • Rafael: Ayer, hoy y siempre - Album EMI 1982*
  • Enamorado De La Vida - Álbum EMI 1983
  • Eternamente Tuyo - Álbum EMI 1984
  • Yo Sigo Siendo Aquel (25º Aniv) - Álbum EMI 1985
  • Toda Una Vida - Álbum EMI 1986
  • Las Apariencias Engañan - Álbum Sony Music 1988
  • Maravilloso Corazón, Maravilloso - Álbum Epic/Sony Music 1989
  • Andaluz - Álbum Epic/Sony Music 1990
  • Ave Fénix - Álbum Epic/Sony Music 1992
  • Fantasía - Álbum Sony Music 1994
  • Desde El Fondo De Mi Alma - Álbum Epic/Sony Music 1994
  • Punto y Seguido… - CD Universal Music (Hispanio) 1997
  • Vete - 1 Tema (CD Duetos 2 de Nino Bravo) Polydor/Universal Music 1997
  • Jekyll & Hyde - CD Pygmalion/EMI 2001
  • Maldito Raphael - CD EMI 2001
  • De Vuelta - CD EMI 2003
  • Vuelve Por Navidad - CD EMI 2004
  • A Que No Te Vas - 1 Tema (CD Rocío... Siempre - con R. Jurado) 2006
  • Cerca de ti - CD & DVD EMI 2006
  • Maravilloso Raphael - 2 CD & 1 DVD EMI/Sony/BMG/RTVE 2007
  • Raphael 50 años después - CD EMI 2008
  • ¡Viva Raphael! - 3 CD & 1 DVD EMI 2009
  • Raphael en directo y al completo - 1 CD & 1 DVD Sony/RTVE 2009
  • Te llevo en el corazón - 3 CD & 1 DVD Sony Music 2010

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Yo soy aquel / Ti amo tanto (En itala) - Unuopaĵo Derby (Italio) 1967
  • Please, Speak To Me Of Love / While I Live (En angla)- Unuopaĵo Columbia (Britio) 1967
  • Ave Maria / Please, Keep Loving Me (En angla) - Unuopaĵo Columbia (Britio) 1969
  • Gelosía /... (En italiano) - Unuopaĵo (Ita) 1970
  • Show Us The Way / Maybe (En angla) - Unuopaĵo U.Art's (Usono) 1970
  • Wie ein Bajazzo / Luciana (En germana) Unuopaĵo Polydor (Germanio) 1970
  • Halleluja / Natascha (En germana) Unuopaĵo Polydor (Germanio) 1970
  • Chissà, Chissà / Non è vero niente (En itala) - Unuopaĵo EMI (Italio) 1970
  • Scirocco /..... (En alemán) - Unuopaĵo (Germanio) 1970
  • Israel / I Can't Remember - Unuopaĵo Zzelesta (Usono) 1973
  • Amor Mio (En japana) - Unuopaĵo Columbia Nippon (Japanio) 1974
  • El Cantor - LP EMI 1977
  • Juro Que Nunca Volveré / Con Todo y Mi Tristeza - Unuopaĵo EMI (Meksikio) 1978

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Rolulo
1963 Las gemelas Kantisto
1966 Cuando tu no estás Same
1967 Al ponerse el sol David Alonso
1968 Digan lo que digan Pablo
1969 El golfo Pancho
1969 El ángel
1970 Sin un adiós Mario
1973 Volveré a nacer Alex
1978 Donde termina el camino

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • ¿Y mañana que? - Membiografio pri kariero kaj arta laboro.
  • ¡Quiero Vivir! (2005) rakonto pri malsano, transplanto kaj reveno al scenaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]