Linares (Ĥaeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Linares
Linares - 010 (30621508612).jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23700 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 57 353  (2020) [+]
Loĝdenso 290 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 6′ N, 3° 38′ U (mapo)38.1-3.633333Koordinatoj: 38° 6′ N, 3° 38′ U (mapo) [+]
Alto 419 m [+]
Areo 197,5 km² (19 750 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Linares
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Linares [+]
Information icon.svg
vdr
Linares en la provinco.

Linares estas hispana municipo kaj urbo apartenanta al la Provinco Ĥaeno, en la regiono Andaluzio. Temas pri la dua urbo plej loĝata de la provinco, kun 57 811 loĝantoj, laŭ la kalkulo de la hispana statistika servo INE de 2018. Ĝi profitas el privilegia situacio geografia kiel vojkruciĝejo kaj pro sia agrikultura, brutobreda kaj mina riĉoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pejzaĝo de Linares.

Ĝi estas en la nordokcidento de la Provinco Ĥaeno, inter la orienta sektoro de Sierra Morena kaj la supra parto de la depresio de la rivero Gvadalkiviro, pro kio ĝi enhavas du zonojn tre diferencajn: nome la montaro sierra kaj la kamparo campiña. La plej alta punkto de la municipa teritorio estas Paño Pico kun 552 metroj.[1] La riveroj Guadalimar kaj Guadiel, ambaŭ alfluantoj de Gvadalkiviro, markas respektive la limon kun la municipaj teritorioj de Vilches, Ibros kaj Torreblascopedro sudoriente, kaj Bailén kaj Guarromán okcidente.

Nordokcidente: Guarromán Norde: La Carolina Nordoriente: Guadalén (Vilches)
Okcidente: Bailén Rosa de los vientos.svg Oriente: Úbeda
Sudokcidente Jabalquinto Sude: Torreblascopedro Sudoriente: Lupión
Urbodomo de Linares.

Linares enkavas la submunicipojn Estación Linares-Baeza, La Cruz, La Tortilla, Liñarejos, San Roque kaj Tobaruela. Linares estas la ĉefurbo de la komarko Sierra Morena, en kiu okupas ĝia municipo 14% de ties etendo kaj sumante 58% de la totala loĝantaro. Nuntempe, temas pri urbo kun klara tendenco al komerco, ĉar malaperis la totalo de la industrio de mina elfosado pro la fermo de la minoj dum la fino de la 20a jarcento.

Historio[redakti | redakti fonton]

Romia ujo de terra sigillata de la 1a jarcento p.K. trovita en Kastulo (M.A.N., Madrido).

Ĉe Linares estas la ruinoj de Kastulo, grava seteljo de iberoj kaj poste de romianoj (Kastilo), konsiderita ĉefurbo de la antikva Oretanio (regiono kiu enhavis ne nur la nunan municipan teritorion de Linares ses ankaŭ grandan parton de la NOr de la provinco krom aliaj zonoj de Ciudad Real kaj Albacete. Kiam la kartaganoj estis venkitaj en la Unua Punika Milito en Sicilio fare de la romianoj, ili venis en Hispanion altiritaj de la mina riĉo de la areo; tiam Hanibal Barka edziĝis al lokanino Himilce. Poste la urbo romaniĝis kaj post la kristanigo estis sidejo de episkopoj ĝis la epoko de visigotoj.

Dum la epoko de Al Andalus, la urbo estis konata kiel Kastuluna, kiu estis iam ribelanta kontraŭ la kordova kaliflando, kaj venkita en la batalo de Kastuluna, post kio okazis iompostioma dekadenco kaj kiel urbo kaj kiel setlejo. La unua mencio de Linares datas de 1155 fare de la reĝo Alfonso la 7-a kaj ekde tiom tiu estis la nomo. Linares estis konkerita por la kristanoj fare de Fernando la 3-a la 30an de novembro 1227, donita al Baeza, de kiu dependos administracie kaj politike ĝis sia sendependigo en la 16a jarcento fare de Filipo la 2-a.

Baziliko Santa María la Mayor.

Meze de la 19a jarcento Linares estis grava mincentro pro la apudaj plumbominoj. La fandado de plumbo, fabrikado de plumbolamenoj kaj tuboj kaj la produktado de krom-produkta arĝento el la ercoj de plumbo okazigis gravan pliigon de la loĝantaro. La 6000 lokanoj de 1849 iĝis 36 000 en 1877. Tiu komerca kaj industria kresko kondukis al la havigo de la titolo de urbo en 1875 fare de la reĝo Alfonso la 12-a. En tiu epoko estis ĝis kvin trajnstacioj, granda ĵurnalisma aktiveco kaj pli da loĝantoj ol en la provinca ĉefurbo. Meze de la 20a jarcento la industria hegemonio dekadencis dum la loĝantaro stabiliĝis je preskaŭ 60 000.

En la demokratia etapo la urbestro estis preskaŭ ĉiam socialisto.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La minoj de plumbo de Linares estis en preskaŭ seninterrompa agado el antaŭ la epoko de la Romia Imperio ĝis la 1990-aj jaroj.[2] Estis ankaŭ plumbofandejoj kaj fabrikoj de pulvo, dinamito kaj kabloj kiel apogindustrioj de la minindustrio. Nune, la minoj de Linares estas protektataj kiel kultura heredo.

Santana Motor, la iama fabrikanto de tut-terenaj vehikloj por la Hispana Armeo, estis antaŭnelonge fermita pro ekonomia krizo. Estas ankaŭ fabriko kiu produktas trajnojn (CAF), alia kiu produktas komponantojn por ventogeneratoroj (Grupo Daniel Alonso y Gamesa), kaj fabriko de beto-sukero (Azucareras Reunidas de Jaen S.A.), kiu nun produktas biodizelo el kolzoleo, palmoleo, oleo el sojfabo kaj el sunfloro. El agrikulturo menciindas la produktado de olivoleo.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Statuo de Manolete, antaŭ la Taŭrludejo de Linares.
  • Cristóbal de Olid (1488-1524), militisto kaj esploristo kiu partoprenis en la konkero de Meksiko kaj Honduro akompanante Hernán Cortés.
  • La taŭrludejo de Linares estas fama pro la morto en 1947 de la taŭrludisto Manolete (Manuel Rodríguez Sánchez). La 28an de aŭgusto ĉiujare, oni metas florojn ĉe lia statuo en Linares.
  • Linares estas ankaŭ la naskoloko de la klasika gitaristo Andrés Segovia (memorita pro sia ludado de la Konĉerto de Aranjuez de Joaquín Rodrigo, kaj de la kantisto Raphael.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cifereca gazeto Linares 28. «La ciudad». Alirita la 13an de februaro 2020.
  2. Miguel Calvo Rebollar (1928). Minerales y Minas de España, Vol. 2 Sulfuros y sulfosales (1a eld.). Vitoria, Alava (Hispanio): Museo de Ciencias Naturales de Alava. pp. 293–301.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • López Villarejo, Francisco (1994). Linares durante el sexenio revolucionario (1868-1875). Diputación provincial de Jaén.
  • Martínez Aguilar, Lorenzo (2012). «El viejo camino de Úbeda: un camino que se hizo barriada». Siete esquinas (Centro de Estudios Linarenses). ISSN 2171-8962.
  • Pintado Quintana, Pedro (2006). «Depósitos y talleres en las estaciones andaluzas de vía ancha». IV Congreso Historia Ferroviaria: Málaga, septiembre de 2006 (Consejería de Obras Públicas y Transportes de la Junta de Andalucía).
  • Ramírez Copeiro del Villar, Jesús (2001). «Los ferrocarriles mineros». En: Francisco Javier Ayala Carcedo (kunord.). Historia de la tecnología en España (Valatenea) II: 417-426.
  • Rodríguez Iglesias, Francisco (2001). Proyecto Andalucía. Antropología. Transporte. Arte y artesanías II. Publicaciones Comunitarias.