La Puerta de Segura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Puerta de Segura
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23360
Demografio
Loĝantaro 2 226  (2023) [+]
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 21′ N, 2° 44′ U (mapo)38.349681-2.736619Koordinatoj: 38° 21′ N, 2° 44′ U (mapo) [+]
Alto 585 m [+]
Areo 98 km² (9 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Puerta de Segura (Provinco Ĥaeno)
La Puerta de Segura (Provinco Ĥaeno)
DEC
La Puerta de Segura
La Puerta de Segura
Situo de La Puerta de Segura
La Puerta de Segura (Hispanio)
La Puerta de Segura (Hispanio)
DEC
La Puerta de Segura
La Puerta de Segura
Situo de La Puerta de Segura

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Puerta de Segura [+]
vdr
La Puerta de Segura en la provinco.

La Puerta de Segura (La Pordo de S.) estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

La areo de la municipo estas 98 km2 kie loĝas 2 268 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 24,45 loĝ./km2.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Puerta de Segura situas sur la nordo de la komarko Sierra de Segura en la nordoriento de la provinco. Estas sur 585 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj de montaroj de la provinco Ĥaeno. La geografiaj koordinatoj estas 38°20′59″N 2°44′12″O.

Parto de la municipo formas parton de la Natura Parko de las Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas. Ties teritorio estas ĉefe agrikultura kaj dependa de la olivarboj. Limas kun la teritorioj de Orcera, Génave, Torres de Albanchez, Benatae, Hornos de Segura, Beas de Segura kaj Puente de Génave. Estas ĉe la enirejo (kiel sugestas la nomo pordo) de la Natura Parko kaj la municipa teritorio estas trapasata de la rivero Guadalimar. La Puerta de Segura situas je 157 km de Ĥaeno, provinca ĉefurbo, je 83 km de Úbeda, grava urbo, kaj je 17 km de Segura de la Sierra, tradicia komarka ĉefurbo.[1]

Nordokcidente: Orcera Norde: Génave Nordoriente: Torres de Albanchez
Okcidente: Puente de Génave Oriente: Benatae
Sudokcidente Beas de Segura Sude: Hornos de Segura Sudoriente: Orcera

Krom la ĉefa urba kerno, estas aliaj kvin domaroj:

Urbaj kernoj kiuj formas la municipon de La Puerta de Segura (2009)[2]
Urbaj kernoj Loĝantoj Viroj Virinoj Distanco (km)
La Puerta de Segura (ĉefa urba kerno) 2.462 1.221 1.241 0 km.
Los Pascuales 88 43 45 9 km.
Las Graceas 6 0 6 6 km
Bonache 14 6 8 7 km
Los Llanos 38 20 18 3 km
Los Yeguerizos 30 17 13 5 km
Fontoj: INE 2010 (informo de 2009), Google Earth, Distancoj

Historio[redakti | redakti fonton]

En epoko de Al Andalus estis strategia loko por protekto de ponto. Estis du fortikaĵoj: unu en la areo de la nuna urba kerno kaj alia Bujalamé aŭ Bujalamed, de kiu konserviĝis svelta turo.

En 1235 ĝi estis konkerita de la Ordeno de Santiago. La teritorio de Segura de la Sierra estis integrita en la Reĝlando Kastilio ene de la Regno de Murcio ĝis 1833, kiam oni kreis la aktualan Provincon Ĥaenon.

En la 1930-aj jaroj oni atingis pinton de pli ol 6600 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado kaj oni falis ĝis la nunaj 2000.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Sankta Mateo
  • Promenejo de la rivero Guadalimar
  • Distrejo Cañamares kun rivera strandeto
  • Antikva kvartalo
  • Ĉefturo de iama kastelo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. viamichelin.es (ed.). «Itinerarios». Arkivita el la originalo la 25an de decembro 2012. Konsultita la 23an de februaro 2020.
  2. [1] Instituto de Estadística de Andalucía. juntadeandalucia.es, ed. «Población total de La Puerta de Segura». Konsultita la 4an de decembro 2010.