Sabiote

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sabiote
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23410
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 823  (2023) [+]
Loĝdenso 311 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 4′ N, 3° 19′ U (mapo)38.0689002-3.3114107Koordinatoj: 38° 4′ N, 3° 19′ U (mapo) [+]
Alto 840 m [+]
Areo 12,3 km² (1 230 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sabiote (Provinco Ĥaeno)
Sabiote (Provinco Ĥaeno)
DEC
Sabiote
Sabiote
Situo de Sabiote
Sabiote (Hispanio)
Sabiote (Hispanio)
DEC
Sabiote
Sabiote
Situo de Sabiote

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sabiote [+]
vdr
La dek municipoj de la komarko La Loma de Ĥaeno. Sabiote estas la plej nordorienta helgrize.

Sabiote estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la centro de la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio en la nordoriento de la komarko La Loma.

La areo de la municipo estas 112,19  km2 kie loĝas 3 918 geloĝantoj, do loĝdenso estas 35,76 loĝ./km2.

La ĉefa industrio estas la produktado de olivoleo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kampoj de Sabiote

Ties municipa teritorio estas en la norda parto de la Betika Montĉeno. La olivarboj, kiuj estas konstituitaj en preskaŭ unukultivo, kun la industrio de produktado de olivoleo.

La municipa teritorio limas kun tiuj de Torreperogil, Úbeda, Navas de San Juan, Santisteban del Puerto kaj Villacarrillo.

Ĝi estas en zono inter riveroj, precize Gvadalkiviro kaj ties alfluanto Gvadalimar. Temas pri la tria pinto de la nomita «renesanca triangulo de La Loma», montro de la plej bela renesanco kun Baeza kaj Úbeda. Same, formas parton de la plek ampleksa Vojo "Ruta del Renacimiento Andrés de Vandelvira", kun Úbeda, Baeza, Canena kaj Villacarrillo, pro la aro de monumentoj, anguloj kaj lokoj de la komarko per kio oni intencas allogi la enlandan turismon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Sabiote.

Jam estis homa okupado en la Bronzepoko, de kiu oni trovis restaĵojn en la loko nomita "La Cobatilla". En romia epoko estis grava urbo kiu rajtis stampi propran moneron. En la epoko de Al Andalus, ĝi formis parton de la Regno de Ĥaeno, nomita Ibn-Sabiĝuto. En 1226 Fernando la 3-a konkeris ĝin kaj havigis foruon.[1]

Lia filo Alfonso la 10-a havigis la urban titolon "Muy Leal Villa" kaj donis ĝin al la Ordeno de Kalatravo, sed Sanĉo la 4-a rehavis ĝin. En 1537, la nobelo Francisco de los Cobos aĉetis ĝin al la imperiestro Karolo la 5-a kaj tiam la urbo atingis sian plejan brilon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo de Sabiote.
  • Preĝejo de Sankta Petro.
  • Fontanoj, nobelaj domegoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Porras Arboledas,Pedro Andrés; Fuero de Sabiote. Cuadernos de Historia del Derecho, ISSN 1133-7613, Nº 1, 1994, p. 243 [1]