Marmolejo (Ĥaeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Marmolejo
IglesiaMarmolejo.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23770 [+]
Retpaĝaro www.marmolejo.es [+]
Demografio
Loĝantaro 6 812  (2019) [+]
Loĝdenso 38 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 5′ N, 4° 10′ U (mapo)38.07972075-4.16465766522Koordinatoj: 38° 5′ N, 4° 10′ U (mapo) [+]
Alto 248 m [+]
Areo 178,2 km² (17 820 ha) [+]
Situo de Marmolejo
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Marmolejo [+]
Information icon.svg
vdr
Marmolejo en la provinco.

Marmolejo [marmoLEĥo] (Marmoreto) estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

La areo de la municipo estas 178,07 km2 kie loĝas 6 812 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 39,13 loĝ./km2.

Marmolejo situas sur la okcidento de la komarko Kamparo de Ĥaeno en la nordokcidento de la provinco, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj.

Estas variaj industrioj, ĉefe olivmuelejoj por produktado de olivoleo kaj entreprenoj de la sektoro de la konstruado.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La norda duono de la municipa teritorio estas monto (Sierra Morena); parto de tiu areo estas en la Natura Parko Sierra de Andújar. La suda duono estas kultivataj areoj en kiuj olivarbaro estas majoritata, sed en la valo de la rivero Gvadalkiviro gravas kultivoj de irigacio, kiel maizo, kotono, luzerno kaj granda variado de legomoj. Gravas ankaŭ brutobredado pro la granda etendo de arbara tereno estanta en la municipa teritorio. La ekonomio de Marmolejo resume estas bazata sur la agrikulturo, la brutobredado, la forstado, ĉasado, kaj la gastigado rilata al la trafiko de apuda aŭtovojo de Andaluzio kaj al la Banloko.

Estas renesanca ponto, preĝejoj kaj Muzeo de Nuntempa Arto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La teritorio estis tre loĝata jam ekde la Paleolitiko. Ĉirkaŭ la 7-a jarcento a.K. estis koloniigo fare de Tartezo. En la epoko de la Romia Imperio la setlejo estis sur monteto konata kiel Las Torrecillas (La Turetoj), citita de Plinio la Maljuna kiel Uccia aŭ Ucia domo. Fakte dum la 2a jarcento estis multaj vilaoj, el kiuj restis kolonoj, mozaikoj kiel tiuj de Monteto Pimiento de San Julián, La Casilla de los Mártires, El Pozo, Santa Amalia kaj multaj aliaj. La romianoj jam konis la fontojn kaj banlokojn.

El la islama epoko kaj pri la konkero fare de kristanoj ne estas multaj referencoj; ŝajne estis kastelo kaj ermitejo.

Dum la Moderna epoko Marmolejo estis dependa de Andújar. En majo 1791 la reĝo Karlo la 4-a sendependigis la setlejon Marmolejo, kiam estis 1475 lokanoj kaj estis fama la loko pro la banejoj. En 1781 franca kuracisto Tissot jam laŭdis la bonkvaliton de la kuracbanejoj de Marmolejo. En 1875 ankaŭ franco Pablo Rostaing malfermis unuan gastejon, kaj ekde tiam ege prosperis la aktivado de kuracloko kontraŭ malsanoj de la digesta kaj rena sistemoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]