Lahiguera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lahiguera
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23746
Demografio
Loĝantaro 1 604  (2023) [+]
Loĝdenso 36 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 58′ N, 3° 59′ U (mapo)37.9710139-3.9914609Koordinatoj: 37° 58′ N, 3° 59′ U (mapo) [+]
Alto 220 m [+]
Areo 44 km² (4 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lahiguera (Provinco Ĥaeno)
Lahiguera (Provinco Ĥaeno)
DEC
Lahiguera
Lahiguera
Situo de Lahiguera
Lahiguera (Hispanio)
Lahiguera (Hispanio)
DEC
Lahiguera
Lahiguera
Situo de Lahiguera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lahiguera [+]
vdr
Lahiguera en la provinco.

Lahiguera [laiGEra] (Lafigarbo (tiel), kaj ja figarbo aperas en la supra duono de la blazono) estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

La areo de la municipo estas 44,75 km2 kie loĝas 1710 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 39,31 loĝ./km2.

Lahiguera situas sur la sudo de la komarko Kamparo de Ĥaeno en la okcidento de la provinco, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj.

Estas variaj industrioj, ĉefe olivmuelejoj por produktado de olivoleo kaj entreprenoj de la sektoro de la konstruado.

La urba kerno estas sur la pinto de monteto el kiu oni videblas la riveron Gvadalkiviro norde, kaj la montarojn de Ĥaeno sude. Ĝis 1995 tiu ento estis nomita Higuera de Arjona.[1] La plej alta punkto de la urbo estas Atalaya (Gvatejo), en kiu estas la akvostokejoj kiuj liveras trinkakvon al la municipo.

En 1940 oni atingis pinton de pli ol 3600 lokanoj kaj poste oni malpliiĝis.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Estas municipio partikulare agrikultura kun 100% de sia teritorio kultivita, okupante olivarbaron 80% kaj la cerealoj la ceteran 20%, ĉefe borde de la rivero Salado de Arjona. La ekonomio de Lahiguera dependas de la olivokulturo, la industrio de produktado de olivoleo kaj de mebloj por kuirejoj. En la municipo estas biblioteko, municipa sportejo, ĉefa placo, parko de Sankta Johano Evangeliisto kaj aliaj vizitindaĵoj, kiel la preĝejoj Nuestro Señor de La Capilla kaj Nuestra Señora María de la Consolación, la romia ponto de La Bobadilla, super la rojo Salado, je 3 km de la urba kerno.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ayuntamiento de Lahiguera (eld.). «Historia de Lahiguera». Arkivigite je 2020-09-20 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 14an de februaro 2020.