Chiclana de Segura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chiclana de Segura
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 23264
Demografio
Loĝantaro 896  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 19′ N, 3° 3′ U (mapo)38.312231-3.0424063Koordinatoj: 38° 19′ N, 3° 3′ U (mapo) [+]
Alto 900 m [+]
Areo 233 km² (23 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Chiclana de Segura (Provinco Ĥaeno)
Chiclana de Segura (Provinco Ĥaeno)
DEC
Chiclana de Segura
Chiclana de Segura
Situo de Chiclana de Segura
Chiclana de Segura (Hispanio)
Chiclana de Segura (Hispanio)
DEC
Chiclana de Segura
Chiclana de Segura
Situo de Chiclana de Segura

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chiclana de Segura [+]
vdr
La sep municipoj de la komarko El Condado de Ĥaeno. Chiclana de Segura plej oriente verdkolore.
Komarko El Condado de Ĥaeno en Andaluzio.
Chiclana de Segura en la provinco Ĥaeno.

Chiclana de Segura [ĉiKLAna] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio en la komarko El Condado.

La areo de la municipo estas 233,7 km2 kie loĝas 965 geloĝantoj, do loĝdenso estas 4,23 loĝ./km2.

Chiclana de Segura estas ĝemeligita kun Chiclana de la Frontera (Provinco Kadizo).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Chiclana de Segura estas en la komarko El Condado nordoriente de la provinco Ĥaeno kaj oriente de El Condado, lime kun la komarko Sierra de Segura kaj kun la provinco Ciudad Real.

Ties teritorio estas forsta, en la norda zono, en du trionoj. La suda parto estas fundamente olivarbare. La ekonomio estas centprocente agrara, bazita sur la olivarboj, krom la brutobredado, ĉasado kaj forstado. La montara areo estas de rearbarigo per koniferoj, kune kun areoj de makiso. Elstaras la medio de la rivero, la Akvorezervejo de Guadalmena kun la riĉo de kaj granda kaj malgranda ĉasado​j.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo de Chiclana derivas de Caeciliana, alude al vilao aŭ kampardomo de epoko de la Romia Imperio posedaĵo de iu Caecilius.[1]

Konkerita el la islamanoj fare de la Reĝlando Kastilio en 1226, ĝi estis teritorio apartenanta al la Ordeno de Santiago, kiu zorgis pri la reloĝado post la forpelo de la islamanoj. Ĝi estis ene de la senjorlando "Priorato de Villanueva de los Infantes". En 1833 post la reformo de teritorioj fare de Javier de Burgos, ĝi ekapartenis al la nova Provinco Ĥaeno, devena de la antikva provinco La Mancha (Manĉo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Castellar - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Joaquín Pascual Barea, "Reseña" a Emilio Nieto Ballester, Arkivigite je 2020-02-25 per la retarkivo Wayback Machine Breve diccionario de topónimos españoles. Madrid: Alianza, 1997. En Excerpta Philologica, 7-8 (1997-98), 321-323 (p. 322).