Espeluy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Espeluy
municipality of Andalucía

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23628
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 604  (2023) [+]
Loĝdenso 24 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 2′ N, 3° 52′ U (mapo)38.0322769-3.8623596Koordinatoj: 38° 2′ N, 3° 52′ U (mapo) [+]
Alto 282 m [+]
Areo 25,64 km² (2 564 ha) [+]
Espeluy (Provinco Ĥaeno)
Espeluy (Provinco Ĥaeno)
DEC
Espeluy
Espeluy
Situo de Espeluy
Espeluy (Hispanio)
Espeluy (Hispanio)
DEC
Espeluy
Espeluy
Situo de Espeluy

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Espeluy [+]
vdr
Espeluy en la provinco.

Espeluy [espeLŬj] (foje erare Espelúy) estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

La areo de la municipo estas 46 km2 kie loĝas 687 geloĝantoj (2016, el kiuj 338 viroj kaj 349 virinoj), do loĝdenso estas 25,99 loĝ./km2.

Espeluy situas je 34 km de la provinca ĉefurbo Ĥaeno sur la sudoriento de la komarko Kamparo de Ĥaeno en la okcidento de la provinco, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj, lime norde kun la teritorioj de Bailén kaj Villanueva de la Reina, oriente kun Jabalquinto; okcidente kun Villanueva de la Reina sude kun Cazalilla kaj Mengíbar. Oni alvenas al la teritorio de Espeluy laŭ la ŝoseoj J-2300, J-2310 devena de Villanueva de la Reina kaj JV-2304. Espeluy estas ĝemeligita kun Hornos de Segura.

Estas variaj industrioj, ĉefe olivmuelejoj por produktado de olivoleo kaj entreprenoj de la sektoro de la konstruado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Espeluy.

En la zono estis homa loĝado jam en la Prahistorio, sed certe kun setlejoj en la epoko de iberoj kaj romianoj. La unua mencio de Espeluy en historia dokumento estas en la "Crónica General" de la 13a jarcento, en kiu oni referencas, ke estis unu de la kasteloj atakitaj de Fernando la 3-a en 1224. La lokanoj paktis kapitulacon kondiĉe garantion foriri pace. En 1246 Fernando la 3-a cedis areon al la Ordeno de Kalatravo, kion konfirmis la reĝo Alfonso la 10-a en 1254. En 1321 ĝi estis donita kiel senjorlando al Díaz Sánchez de Biedma, senjoro de Estivel kaj Jabalquinto. En tiu periodo oni konstruis la novan kastelon. Tereza el Avilo estis helpita kaj zorgita en tiu kastelo, suferinte akcidenton trapase de la rivero Gvadalkiviro, laŭ rakontis la propra monaĥino en sia verko pri la Fondoj. La kastelo aperas en la blazono de la municipo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]