Begíjar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Begíjar
Begíjar (Jaén, Andaluzio)
Begíjar (Jaén, Andaluzio)

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Flago-de-Andaluzio.svg Andaluzio
Provinco Bandera provincia Jaén.svg Jaén
Municipo Begíjar
Poŝtkodo 23... [+]
Retpaĝaro Begíjar.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Begíjar
Demografio
Loĝantaro 3 161 [1]
Loĝdenso 75,3 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°59′N 3°32′U  /  37.983°N, 3.533°U / 37.983; -3.533 (Begíjar) (mapo)Koordinatoj: 37°59′N 3°32′U  /  37.983°N, 3.533°U / 37.983; -3.533 (Begíjar) (mapo)
Alto 565 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 42 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Begíjar - Location.png
Begíjar (Andaluzio)
DMS
Begíjar
Begíjar
Begíjar sur la municipa mapo de Andaluzio
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Begíjar [+]
Information icon.svg
vdr
La dek municipoj de la komarko La Loma de Ĥaeno. Begíjar okcidente de Baeza malhele blugrize okcidente de Úbeda grize.
Placo de la Konstitucio.

Begíjar [beĤIĥar] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio en la komarko La Loma.

La areo de la municipo estas 42 km2 kie loĝas 3161 geloĝantoj, do loĝdenso estas 75.3 loĝ./km2. Begíjar situas je 45 km de la provinca ĉefurbo Jaén.

La ĉefa industrio estas la produktado de olivoleo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 3161 geloĝantoj de la municipo Begíjar estas 1569 inoj kaj 1592 viroj. En la 42-kvadratkilometra teritorio estas 2 setlejoj, kie loĝas 3152 geloĝantoj, kaj aliaj 9 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 29, 15 inoj kaj 14 viroj, kaj mortis 31, 12 inoj kaj 19 viroj. Tiel la natura kresko estis -2 (-0.1%). La laborkapabla loĝantaro estis 1385 homoj (43.8%).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Nordokcidente: Torreblascopedro Norde: Torreblascopedro kaj Lupión Nordoriente: Ibros kaj Baeza
Okcidente: Torreblascopedro Rosa de los vientos.svg Oriente: Baeza
Sudokcidente Jaén Sude: Mancha Real kaj Baeza Sudoriente: Baeza

La Kvartalo de la Stacidomo de Begijar estas je 5 km, dum la domaro Posadas Ricas estas je 10 km.

En la areo estas gravaj flaŭro kaj faŭno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La strategia loko de Begíjar, kaj ĝia agrikultura riĉo, ebligis setladon el fora antikveco, ekzemple en fina Neolitiko kaj Kuprepoko (3a jarmilo a.K., Las Majadillas), kaj poste de la Bronzepoko (Terrera del Goterón). El epoko de iberoj estas restaĵoj de fortikaĵo, proksime de la Trajnstación de Begíjar, en kiu oni trovis tipan ceramikon pentritan. En la epoko de la Romia Imperio estis forta homa okupado de la teritorio per vilaoj (Piedra Hincada, Vega del Obispo, Las Delicias kaj Casa del Amor Hermoso).

Turo de la 11a jarcento, Begíjar.

Dum la epoko de Al Andalus ĝi ricevis la nomon Buxexat, poste Bexijar kaj poste estis konkerita de Fernando la 3-a ĉirkaŭ 1226, samtempe kun Baeza. Ekde tiam ĝi estis disputata inter la urbo Baeza kaj la episkopoj de Ĥaeno. Dekomence Fernando la 3-a lasus ĝin al Baeza; sed poste la sama reĝo donis tiujn terojn al la Ordeno de Kalatravo, kion konfirmis Alfonso la 10-a en 1254, sed en 1249 li donis la tuton al la Episkopeco de Ĥaeno, kiu tenis ĝin ĝis la 19a jarcento.

En 1779 Karolo la 3-a donis la titolon de Villa (urbeto) al Bexijar, kaj tiel definitive sendependiĝis de Baeza.

En la moderna epoko la urbestro estas preskaŭ ĉiam socialisto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Santiago Apóstol
  • Ĉefturo de la kastelo (11a jarcento)
  • Urbodomo
  • Ponto de la Episkopo
  • Episkopa Palaco
  • Muzedomo de Patrocinio de Biedma, feministino
  • Historia urba kerno, fontanoj

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Begíjar - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SIMA 2007