Iznatoraf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Iznatoraf
JDCANO IZNATORAF.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23338 [+]
Retpaĝaro www.lasvillas.net [+]
Demografio
Loĝantaro 960  (2019) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 9′ N, 3° 2′ U (mapo)38.157691-3.032021Koordinatoj: 38° 9′ N, 3° 2′ U (mapo) [+]
Alto 1 036 m [+]
Areo 86 km² (8 600 ha) [+]
Situo de Iznatoraf
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Iznatoraf [+]
Information icon.svg
vdr
La kvar municipoj de la komarko Sierra de Cazorla de Ĥaeno. Iznatoraf inter Villacarrillo kaj Villanueva del Arzobispo.
Iznatoraf en la provinco.

Iznatoraf (konata ankaŭ kiel Torafe) estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

La areo de la municipo estas 86,54 km2 kie loĝas 960 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 11,56 loĝ./km2.

La nomo de Iznatoraf devenas de la araba hisn at-turāb (حصن التراب), kiu signifas "kastelo de la vojo" aŭ "de la ŝoseo".

Geografio[redakti | redakti fonton]

Iznatoraf situas sur la okcidento de la komarko Las Villas en la sudoriento de la provinco, lime kun Villacarrillo, Villanueva del Arzobispo en la komarko, kaj kun Castellar kaj Santisteban del Puerto de la komarko El Condado. Estas sur monteto je 1037 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj de montaroj de la provinco Ĥaeno je 99 km de la provinca ĉefurbo, Ĥaeno. La geografiaj koordinatoj estas 38°09′ N, 3°02′ O.

Parto de la municipo formas parton de la Natura Parko de las Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas. Ties teritorio estas ĉefe agrikultura kaj dependa de la olivarboj. La municipa teritorio inkludas la eksklavon de Bardazoso, integrita ene de la Sierra de las Villas. Tiu estis grave tuŝita de la incendio de Las Villas en aŭgusto 2005, kiu bruligis pli ol 5000 hektarojn ene de la Natura Parko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Arko de Arrabal.

En la municipa teritorio estis homa okupo jam en la Bronzepoko kaj opidumo de iberoj kiu poste estis okupita de romianoj. La visigotoj jam estis setlitaj en la nuna urba kerno, kiun poste okupis la araboj. En la epoko de Al Andalus la setlejo plifirmiĝis kaj etendiĝis al la sudo de la altebenaĵo, plibonigante la infrastrukturojn kaj konstruinte "hisn", tio estas fortikaĵo sur altura. La altebenaĵo iĝis tiel ĉirkaŭita de murego, el kiu restas aktuale du turoj, kvin arkoj kaj kelkaj muregeroj.

Eble en la 11a jarcento kaj sur iamaj strukturoj oni starigis gravan defendejon kun muregoj kaj alkazaro, kiel protektilo de la lokanoj, kio pliigis la strategian valoron de la enklavo. Oni plibonigis ankaŭ la hidraŭlikajn infrastrukturojn (reto de putoj, fontanoj, akvorezervujoj) kaj de tiu epoko restis la aktuala urba etoso, kun neregulaj kaj grandegaj domblokoj, kun mallarĝaj kaj ondecaj stratetoj, el kiuj multaj estas vere sakostratoj, en la plej antikva parto de la historia domarkerno.

En 1235 Fernando la 3-a ekposedis la urbon kaj ekde tiam oni modifas ĝin, oni starigis kastelon, nune malaperinta, oni malfermas pli rektajn stratojn por etendo de la urbo al nova kvartalo, oni malfermis placon por la centro de la loka vivo, oni konstruis preĝejon. El la 17a ĝis la 20a jarcento okazis ioma ekonomia, politika kaj socia dekadenco, en kiu apenaŭ evoluas la urba strukturo, escepte pro la konstruado de la ermitejo de la Vera Kruco kaj kelkaj senjordomoj, la malfermo de pordegoj, la malapero de la kastelo kaj la translokigo de la tombejo al la norda deklivaro.

El la 20a jarcento okazis ioma modifaro, kaj meze de la jarcento oni konstruis novan akvorezervujon en la placo de San Fernando, oni detruis la malnovan urbodomon kaj prizonon, kaj oni konstruis novajn konstruaĵojn al sudo (lernejo, domoj de instruistoj, parko). Tiel en Iznatoraf kunestas la intermura areo kun la trajtoj de la iama araba "medino" (arabstila urbo) kun la historia kvartalo (Arrabal) sur la deklivaro kiu adpatiĝas al la malreguleco de la topografio.

Turisma intereso[redakti | redakti fonton]

Iznatoraf estis islama "medino" de granda gravo, ĉar malmultaj urboj de la epoko havas sian nekompareblan geografian kaj strategian lokon. Ĝi estas hejmo de gravega historia heredo de la epoko de Al Andalus. La arkitektutaj kaj artaj konservaĵoj de tiu tempo atestas pri tio, kiel la restaĵoj de la araba kastelo, kiu nomigas la urbon, same kiel ties urbeco, kun antikva domaro plena je mallarĝaj kaj serpentecaj stratetoj laŭ kiuj nuntempe neniu aŭto kapablas cirkuli. La beleco de ties stratetoj, kun antikvaj mezepokaj domoj, ornamitaj de floroj, plantoj, terpotoj kaj fontanoj rememorigas pri la brilo de la islama pasinteco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]