El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villardompardo [biĝardomPARdo] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.
La areo de la municipo estas 17,47 km2 kie loĝas 965 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 57,3 loĝ./km2.
Villardompardo situas sur la nordo de la komarko Metropola Areo de Ĥaeno en la okcidento de la provinco, lime kun Torredonjimeno, Torredelcampo kaj Escañuela. Estas sur 470 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj.
Temas pri tereno hegemonie ebena, kun nur ioma disnivelo, dum la urba kerno estas sur monteto. La loĝantaro malpliiĝis en la lastaj jaroj sub milo.
Municipoj de Provinco Jaén |
---|
| |
|