Navas de San Juan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Navas de San Juan
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23240
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 427  (2023) [+]
Loĝdenso 25 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 11′ N, 3° 19′ U (mapo)38.183649-3.3137589Koordinatoj: 38° 11′ N, 3° 19′ U (mapo) [+]
Alto 654 m [+]
Areo 175 km² (17 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Navas de San Juan (Provinco Ĥaeno)
Navas de San Juan (Provinco Ĥaeno)
DEC
Navas de San Juan
Navas de San Juan
Situo de Navas de San Juan
Navas de San Juan (Hispanio)
Navas de San Juan (Hispanio)
DEC
Navas de San Juan
Navas de San Juan
Situo de Navas de San Juan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Navas de San Juan [+]
vdr
La sep municipoj de la komarko El Condado de Ĥaeno. Navas de San Juan tria el maldekstro.
Komarko El Condado de Ĥaeno en Andaluzio.
Navas de San Juan en la provinco Ĥaeno.

Navas de San Juan estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio en la komarko El Condado.

La areo de la municipo estas 175 km2 kie loĝas 4 517 geloĝantoj, do loĝdenso estas 25,75 loĝ./km2. Estas la municipo plej loĝata de la komarko El Condado.

Tra ĝia municipa teritorio fluas la riveroj Guadalimar, Guadalén kaj Guarrizas.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Navas de San Juan estas en la komarko El Condado nordoriente de la provinco Ĥaeno kaj okcidente de El Condado, lime kun Vilches kaj Arquillos okcidente kaj kun Santisteban del Puerto oriente, dum sude kun Úbeda kaj Sabiote.

Ties ekonomio estas bazata ĉefe sur la kultivo de olivarboj. La pli malgrava brutobredado temas pri bovoj, porkoj kaj kortobirdoj. Alia grava enspezofonto estas la veturantaj foiroj kiuj havigas laborpostenojn dum la somera sezono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Meze de la 2-a jarmilo a.K. la teritorio kiun nune okupas Navas de San Juan jam havis homan okupadon, kiel atestas la setlejoj Castellón kaj Atalaya. Sed nur en la epoko de iberoj, probable pro koloniigo helpita el la granda ibera centro de Kastulo, ĉirkaŭ la 4-a jarcento a.K. oni fondis la setlejon. En epoko de romianoj ĝi iĝis grava loko survoje inter Kastulo kaj Ilugo, kiel pruvis la apero de mejloŝtonoj ene de la municipa teritorio. En la medio de Navas de San Juan estis mansio, nome Ad Morum, kiu estis gastejo sur la Vojo de Hannibalo. En la teritorio abundis kampardomaj vilaoj, el kiuj oni kalkulis sep, inter kiuj El Acero kaj Cerro Prior.

En tempo de Al Andalus Navas de San Juan estis nur malgranda kampardomaro ene de la administracia distrikto de Sant Astiban aŭ iu setlejo de komercistoj. La islamanoj konstruis kastelon, kiu poste estis reformita de la kristanoj. En la teritorio estas restaĵoj de aliaj fortikaĵaj strukturoj kiel la kastelo de Ero kaj la ĉefturo ĉirkaŭ oni konstruis la aktualan Sanktejon de "Santa María de la Estrella". La teroj de Navas de San Juan estis konkeritaj de Fernando la 3-a de Kastilio en 1226 kaj integritaj en la teroj de la reĝo, sub la jurisdikcion de Santisteban. En 1254 la reĝo Alfonso la 10-a donis Santisteban al Úbeda. En la 14-a jarcento, Navas de San Juan kaj Castellar formis la senjorlandon de Santisteban, donita de Henriko la 2-a de Kastilio al Men Rodríguez Benavides. En 1473 Henriko la 2-a konvertis ĝin en graflando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]