Puente de Génave

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Puente de Génave
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23350
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 168  (2023) [+]
Loĝdenso 57 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 21′ N, 2° 48′ U (mapo)38.354566-2.803195Koordinatoj: 38° 21′ N, 2° 48′ U (mapo) [+]
Alto 540 m [+]
Areo 38 km² (3 800 ha) [+]
Puente de Génave (Provinco Ĥaeno)
Puente de Génave (Provinco Ĥaeno)
DEC
Puente de Génave
Puente de Génave
Situo de Puente de Génave
Puente de Génave (Hispanio)
Puente de Génave (Hispanio)
DEC
Puente de Génave
Puente de Génave
Situo de Puente de Génave

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Puente de Génave [+]
vdr
Puente de Génave en la provinco.
Komarko Sierra de Segura de Ĥaeno en Andaluzio.

Puente de Génave (Ponto de G.) estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

La areo de la municipo estas 38 km2 kie loĝas 2 159 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 58,37 loĝ./km2.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La nomo de tiu setlejo (Ponto de G.) devenas el la fakto ke en epoko de romianoj estis komercvojo tra la romia ponto super la rivero Guadalimar (alfluanto de Gvadalkiviro), kiu siavice duonigas la setlejon; krome estas alia pli nova ponto de araba deveno.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Puente de Génave situas sur la nordokcidento de la komarko Sierra de Segura en la nordoriento de la provinco, lime kun la provinco Ciudad Real. Estas sur 540 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj de montaroj de la provinco Ĥaeno. La geografiaj koordinatoj estas 38°21′16″N 2°48′12″O.

Parto de la municipo formas parton de la Natura Parko de las Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas. Ties teritorio estas ĉefe agrikultura kaj dependa de la olivarboj. Limas kun la teritorioj de Segura de la Sierra, La Puerta de Segura, Beas de Segura kaj Arroyo del Ojanco.

Nordokcidente: Segura de la Sierra Norde: La Puerta de Segura Noriente: La Puerta de Segura
Okcidente: Segura de la Sierra kaj Arroyo del Ojanco Oriente: La Puerta de Segura kaj Beas de Segura
Sudokcidente Arroyo del Ojanco Sude: Beas de Segura Sudoriente: Beas de Segura

Krom la ĉefa urba kerno (2000 lokanoj) estas domaro Peñolite (200) kaj alia pli malgranda El Tamaral (nur 9).

Historio[redakti | redakti fonton]

La origino de la urbo datas el la 1-a jarcento a.K. kun la konstruo de la Malnova Ponto kiu formis parton de la romia ŝoseo kiu ligis la valon de la rivero Gvadalkiviro (Kastulo) kun Kartaĥeno. Por la fondo de la setlejo ludis gravan rolon la funkciado de muelejo kiu estis apud la ponto. En la unua triono de jarcento kreskiĝis rapidn helpe de la mina ekspluatado, aktuale abandonita. Ĝi estis grava loko de la komercvojo inter Valencilando kaj Andaluzio, pro kio iam oni intencis konstrui fervojon sed tio neniam plenumiĝis.

Dum la epoko de Al Andalus oni konstruis en la domaro Peñolite fortikaĵon nune konata kiel Las Torres (La Turoj), nune ruinigita sed ŝajne iam kastelo, konstruita de almohadoj, kiu havis kvar turojn de adobo kaj internaj dependaĵoj. Post la konkero fare de kristanoj la areo estis de Segura de la Sierra.

La municipo Puente de Génave datas de 1933, kiam ĝi separiĝis de La Puerta de Segura kaj nun estas agrikultura setlejo dediĉita al kultivo de olivarboj. En la 19a jarcento ekloĝiĝis la nuna setlejo de la urba kerno de tio kio estas nun Puente de Génave, ĉar ĝis tiam la lokanoj estis disa tra variaj kernoj kiel Pedro Henares (aŭ Pedronares), El Molino, Las Ánimas, La Mina, Peñolite, Cortijos Nuevos, El Tamaral kaj Los Avileses.

Meze de la 20a jarcento estis pli ol 3000 lokaoj, sed poste okazis elmigrado kaj oni falis al la nunaj 2000.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]