Villarrodrigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villarrodrigo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23393
Demografio
Loĝantaro 383  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 29′ N, 2° 38′ U (mapo)38.4870974-2.6361123Koordinatoj: 38° 29′ N, 2° 38′ U (mapo) [+]
Alto 862 m [+]
Areo 78 km² (7 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villarrodrigo (Provinco Ĥaeno)
Villarrodrigo (Provinco Ĥaeno)
DEC
Villarrodrigo
Villarrodrigo
Situo de Villarrodrigo
Villarrodrigo (Hispanio)
Villarrodrigo (Hispanio)
DEC
Villarrodrigo
Villarrodrigo
Situo de Villarrodrigo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villarrodrigo [+]
vdr
Villarrodrigo en la provinco.
Komarko Sierra de Segura de Ĥaeno en Andaluzio.

Villarrodrigo [biĝaroDRIgo] (Urbo de Rodrigo) estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

La areo de la municipo estas 78 km2 kie loĝas 405 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 5,45 loĝ./km2.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Villarrodrigo situas sur la pleja nordo de la komarko Sierra de Segura en la nordoriento de la provinco. Estas sur 862 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj de montaroj de la provinco Ĥaeno. La geografiaj koordinatoj estas 38°29′14″N 2°38′10″O.

La municipa teritorio estas unu de la malmultaj en la komarko kiuj ne formas parton de la Natura Parko de las Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas. Ties teritorio estas ĉefe agrikultura kaj dependa de la olivarboj. Krom la ĉefa urba kerno estas la domaro Onsares kun 88 loĝantoj.

Ĝi estas je 171 km de Ĥaeno, provinca ĉefurbo, kaj tiel estas unu el la municipoj plej distaj el la provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1243, la emiro de la tajfo de Murcio (nome Ibn Hud al-Daŭla) subskribis kapitulac-pakton de Alcaraz, kun la reĝo Fernando la 3-a. La teritorio de Segura de la Sierra estis integrita tiel en la Reĝlando Kastilio ene de la Regno Murcia ĝis 1833, kiam oni kreis la aktualan Provincon Ĥaenon.

Post la konkero fare de la kristanoj komence de la 13a jarcento la loko estis nomita "Albaladexo" nomo de araba deveno kun signifo "la vilaĝeto"; en la 15a jarcento la loko estis nomita kiel "Albaladexo de la Syerra" kaj "Albaladexo del Vall de Segura". La Superulo de la Ordeno de Santiago Don Rodrigo Manrique (1474-1476) ŝanĝis la nomon siahonore al "Villa Rodrigo". Tiu estas la nomo kiu aperas en la blazono ĉirkaŭ la kruco de la Ordeno de Santiago. Laŭlonge de la 19a jarcento la nomo evoluis al la aktuala de "Villarrodrigo" kiu signifas "Urbeto de la Superulo Don Rodrigo Manrique".

En 1950 oni atingis pinton super 2100 loĝantoj, poste okazis elmigrado ĝis la nunaj 400; tio estas, oni perdis kvar kvinonojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]