Villanueva del Arzobispo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villanueva del Arzobispo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23330
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 933  (2023) [+]
Loĝdenso 45 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 10′ N, 3° 0′ U (mapo)38.168886-3.007771Koordinatoj: 38° 10′ N, 3° 0′ U (mapo) [+]
Alto 688 m [+]
Areo 177 km² (17 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villanueva del Arzobispo (Provinco Ĥaeno)
Villanueva del Arzobispo (Provinco Ĥaeno)
DEC
Villanueva del Arzobispo
Villanueva del Arzobispo
Situo de Villanueva del Arzobispo
Villanueva del Arzobispo (Hispanio)
Villanueva del Arzobispo (Hispanio)
DEC
Villanueva del Arzobispo
Villanueva del Arzobispo
Situo de Villanueva del Arzobispo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villanueva del Arzobispo [+]
vdr
La kvar municipoj de la komarko Sierra de Cazorla de Ĥaeno. Villanueva del Arzobispo norde.
Villanueva del Arzobispo en la provinco.

Villanueva del Arzobispo (Nova Urbo de la Arkiepiskospo) estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

La areo de la municipo estas 177,38 km2 kie loĝas 8 193 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 47,37 loĝ./km2.

La municipo Villanueva del Arzobispo enhavas la domarkernojn de Villanueva del Arzobispo mem, kaj la submunicipojn Barranco de la Montesina kaj Gútar, (Ermita de La Hoz) kaj la disajn domarojn Los Nevazos, Carretera del Tranco (Cañada de La Fuensanta).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Konvento de Sankta Ana en Villanueva del Arzobispo.

Villanueva del Arzobispo situas sur la nordo de la komarko Las Villas en la oriento de la provinco, lime kun Iznatoraf, Villacarrillo, Beas de Segura, Santiago-Pontones kaj Hornos. Estas sur 688 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj de montaroj de la provinco Ĥaeno je 87 km de la provinca ĉefurbo, Ĥaeno. La geografiaj koordinatoj estas 38°10′08″N 3°00′28″O.

Parto de la municipo formas parton de la Natura Parko de las Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas. Ties teritorio estas ĉefe agrikultura kaj dependa de la olivarboj.

La urba kerno de Villanueva del Arzobispo estas apud la montopinto Albercones, sur vojkruco. Estas kontrasto inter areo de mallarĝaj stratetoj kaj neregulaj domblokoj (antikva parto) kaj aliaj kun pli regulaj domblokoj de la plej moderna etendejo. De la antikva parto, situa en la okcidenta zono de la kerno, eliras kelkaj vojoj kiuj estis strukturo de postaj kreskoj. La disvolvigo direktis sin fundamente al nordoriento kaj sudoriento, laŭ la nacia ŝoseo 322 kaj la lokaj kiuj direktas sin al la Natura Parko. Okcidente la rojo Pozo (de la Puto) bremsis la urban kreskon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Andreo.

En la epoko de Al Andalus la araboj de Iznatoraf (ene de sia teritorio) elektis ĝin kiel distrejo, ekzemple por ĉevalkurado kaj artmetiistoj instalis siajn atelierojn en Al-Buxaressa, de kie devenis la nomo La Moraleda aŭ La Moraleja, poste Moraleja, apartenanta al Iznatoraf kaj ekde komenco de la 13a jarcento formis parton de la senjorlando "Adelantamiento de Cazorla". Filipo la 2-a donis al ĝi juran jurisdikcion en 1573.

Komence de la 19a jarcento dum la Milito de Hispana Sendependigo kontraŭ francoj, ĝi estis rifuĝejo de gerilanoj kiuj kontinue ataketis la pasadon de la napoleonaj trupoj. Kiel sekvo kaj reprezalio, okazis damaĝoj en la konventoj. Komence de la 19a jarcento, Villanueva del Arzobispo ricevis la titolon de urbo de la reĝo Alfonso la 13-a en 1920.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En la agrikulturo estas hegemonio de la olivarbo. Aktuale, kvar grandaj muelejoj (kooperativoj San Isidro, San Francisco, La Vera-Cruz kaj duarange Jaencoop) produktas olivoleon. Jaencoop enboteligas, komercigas kaj distribuas la produktadon de la aliaj tri kaj de aliaj de la provinco Ĥaeno. Menciindas industrioj kiel San Miguel Arcángel (rekremento), fabriko de "Biomasa La Loma" (generado de energio el la bruligado de oliv-rekremento).

La kvalito de akvo de la Sierra de Cazorla estis sufiĉe por la instalado de industrio enboteliga de minerala akvo.

La kultivo de cerealo estas nun nur restinta, ĉar estis anstataŭita de olivarboj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]