Larva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Larva
Larva 24J 04.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23591 [+]
Demografio
Loĝantaro 472  (2019) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 46′ N, 3° 12′ U (mapo)37.7596947-3.2017022Koordinatoj: 37° 46′ N, 3° 12′ U (mapo) [+]
Alto 720 m [+]
Areo 41,77 km² (4 177 ha) [+]
Situo de Larva
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Larva (Jaén) [+]
Information icon.svg
vdr
La dekkvar municipoj de la komarko Sierra Mágina de Ĥaeno. Larva en la plej oriento helverde.
Larva en la provinco.

Larva [LARba] estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La areo de la municipo estas 41,76 km2 kie loĝas 472 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 11,64 loĝ./km2.

Ĝi dependis de la municipo, de kiu formis parton, ĝis sendependigo en 1924.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Larva situas sur la oriento de la komarko Sierra Mágina en la sudo de la provinco, lime kun Cabra del Santo Cristo kaj Quesada. Estas sur 720 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj de la provinco Ĥaeno kaj stepoj, je 87 km. de la provinca ĉefurbo Ĥaeno, sur teritorio dekliva en direkto al la rivero Guadiana Menor. La pluvo estas malabunda, kio helpas stepecan vegetaĵaron, ravinaron kaj torentejojn kiuj formas duondezertan pejzaĝon.

Kampoj de Larva.

Pli ol duono de la municipa teritorio de Larva estas dediĉita al paŝtejoj, timianaroj kaj spartaroj, kun malmultaj forstaj arboj, foje produkto nur de rearbarigo. Tiu areo estas taŭga por marŝado kaj aliaj subĉielaj sportoj. La plugeblaj teroj estis dediĉitaj al produktado de cerealoj (hordeo kaj tritiko), sed lastatempe hegemonias la olivarboj.

La orografio de Larva kontrastas el la norda parto al la suda. Norde estas milda reliefo, kun altoj de 600 metroj, elstare Chorrillo [ĉoRIjo] kaj Moro, en la limo kun Quesada. Tie abundas ravinoj. Sude estas Sierra de Larva, de kruta reliefo kaj fortaj deklivoj, kun Cerro de los Picones, de 1144 m, kiel maksimuma alto.

La vegetaĵaro estas propra de stepeca areo, rezulto de la abandono de kultivejoj en kiuj oni kultivis sparton, kiu tradicie estis uzata en la artmetio. Oftas ankaŭ ligeo, lentisko, genisto, rosmareno kaj kenopodio. Ĉe la rivero Guadiana Menor estas ĉerivera vegetaĵaro de tamariko, oleandro kaj kanoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la teritorio de Larva estis homa okupo ekde la prahistorio, apud la rivero Guadiana Menor, kaj vojkruco inter Supra Gvadalkiviro kaj la internaj depresioj de Baza kaj Guadix kaj Valencilando. Je 1 km de la urba kerno estas la setlejo de iberoj Cerro de Castellón, de inter la 2a kaj 1a jarcentoj a.K. Ĝi estis poste okupita en epoko de la Romia Imperio kaj de tio oni konservas parton de la murego kaj grandan akvorezervujon.

En epoko de araboj tiu loko estis Ullaraua, reference al la okazigo de la "merkreda bazaro".[1] La strategia loko de Larva faciligus la okazigon de tiu semajna bazaro. Proksime de tiu setlejo estas restoj de kastelo kaj rifuĝejo (ankaŭ por dombestoj) nome Tejar de los Moros.

Kiam Alfonso la 10-a konkeris Larva, permesis ke parto de la araboj de Cabra venu tien, kio prokrastis la okupadon de la loko fare de kristanoj. Ekde la 13a jarcento, Larva estis sur la landlimo kastili-nazaria, kie ludis gravan rolon en la kontrolo de atakoj, tra la Guadiana Menor, fare kaj de islamanoj kaj de kristanoj.

Ĝis 1836, Larva apartenis al Quesada. En tiu dato la lokanoj postulis aligon al Cabra de Santo Cristo, kaj tiu dependo daŭris preskaŭ unu jarcento, ĝis 1924, kiam ĝi iĝis submunicipo, kaj poste municipo en julio 1936.

Viadukto super la rivero Salado.

En 1899 oni finkonstruis la metalan ponton super la rojo Salado, kiu formas parton de la fervojo Linares-Guadix. Estas unu el plej impresigaj de la regiono, kun 318 m de longo kaj 109 de alto, kie foje estas praktikataj ekstremaj sportoj.

Post la Hispana Enlanda Milito, la loĝantaro rekuperiĝis iompostiome kaj atingis 1552 loĝantojn en 1940, kaj pinton de 2061 en 1950. Ekde la 1960-aj jaroj okazis migrado, ĝis alveni sub 500. Tio estas, oni perdis tri kvaronojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Arkeologiaj kuŝejoj
  • Tipaj stratetoj.
  • Preĝejo kaj urbodomo.
  • Naturaj lokoj.
  • Muzeo de Etnografio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En norda Maroko estas multaj vilaĝetoj kies nomo nur aludas al la semajna bazaro.