Arquillos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arquillos
Arquillos (Jaén, Andaluzio)
Arquillos (Jaén, Andaluzio)
Arquillos (Jaén, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Jaén
Municipo Arquillos
Poŝtkodo 23230
Retpaĝaro Arquillos.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Arquillos
Demografio
Loĝantaro 1 966 [1]
Loĝdenso 30,2 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 38°11′N 3°25′U  /  38.183°N, 3.417°U / 38.183; -3.417 (Arquillos) (mapo)Koordinatoj: 38°11′N 3°25′U  /  38.183°N, 3.417°U / 38.183; -3.417 (Arquillos) (mapo)
Alto 378 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 65 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Arquillos (Andaluzio)
Arquillos (Andaluzio)
DMS
Arquillos
Arquillos
Arquillos
Arquillos sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arquillos [+]
vdr
La sep municipoj de la komarko El Condado de Ĥaeno. Arquillos helverde la dua el maldekstro.
Komarko El Condado de Ĥaeno en Andaluzio.

Arquillos [arKIljos] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Jaén, sude de Hispanio.

La areo de la municipo estas 65 km2 kie loĝas 1966 geloĝantoj, do loĝdenso estas 30.2 loĝ./km2. Arquillos situas je 83 km de la provinca ĉefurbo Jaén. Estas submunicipo Porrosillo, je 6 km diste kun 260 loĝantoj proksimume.

La ekonomio dependas el la agrikulturo kaj partikulare el la kultivo de olivarboj. En la komarko El Condado estas ankaŭ paŝtejoj kaj malfermaj kverkarbaroj dediĉitaj al brutobredado kaj al malgranda ĉasado (perdrikoj, kunikloj, leporoj ktp.).

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej antikvaj dokumentaj mencioj de Arquillos datas de 1254, kiam Alfonso la 10-a donis la domaron al Baeza por ties protekto kaj defendo. Laŭ aliaj tiamaj dokumentoj, ŝajne estis setlejo de islama deveno.

Ŝajne kaj Kristoforo Kolumbo kaj poste Teresa de Ávila trapasis la gastejon de Arquillos.

En la 18a jarcento dum regado de Karolo la 3-a, la Intendento de Sevilo, Don Pablo de Olavide, iniciatis la koloniigon de Sierra Morena, laŭ plano de 1767.[2] Tiu koloniigo planis la kreadon de 44 setlejoj kaj dekunu urboj, kaj Arquillos estis elektita por unu el tiuj setlejoj, kun la nomo Campomania (laŭ la ministro Campomanes), sed finfine tio ne estis plenumita. La teritorio estis ordigita kaj la setlejoj estis konstruitaj laŭ desegnita plano kun regulaj rektaj stratoj, urbanizado kiu konserviĝis en Arquillos: simetrio, unuformeco kaj ordo, kun kelkaj placoj kaj civila kaj religia centro en la okcidenta bordo, apud la vojkruco.

Tiu kolonoj estis regataj per speciala sistemo ĝis la kreo de la provinca dividado en 1833 ekde kiam Arquillos ekdependiĝis de Santisteban del Puerto ĝis ankaŭ en 1833, la reĝino Isabel la 2-a sendependigis ĝin pro la kapto tie, dek jarojn antaŭe, de la generalo Riego, simbolo de la revolucia liberalismo, post perfido kiam li luktis kontraŭ la francaj trupoj de la Cent Mil Filoj de Sankta Ludoviko.

En januaro 1810 dum la Milito de Hispana Sendependiĝo la napoleona armeo venkis trapasante Sierra Morena kaj hispanaj venkitoj rifuĝiĝis en Arquillos.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 1966 geloĝantoj de la municipo Arquillos estas 986 inoj kaj 980 viroj. En la 65-kvadratkilometra teritorio estas 2 setlejoj, kie loĝas 1960 geloĝantoj, kaj aliaj 6 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 21, 12 inoj kaj 9 viroj, kaj mortis 16, 7 inoj kaj 9 viroj. Tiel la natura kresko estis 5 (0.3%). La laborkapabla loĝantaro estis 704 homoj (35.8%).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Arquillos - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.

Referencoj[redakti | redakti fonton]