Fuensanta de Martos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fuensanta de Martos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23610
Demografio
Loĝantaro 3 023  (2023) [+]
Loĝdenso 57 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 39′ N, 3° 55′ U (mapo)37.6464867-3.9107131Koordinatoj: 37° 39′ N, 3° 55′ U (mapo) [+]
Alto 725 m [+]
Areo 53,32 km² (5 332 ha) [+]
Fuensanta de Martos (Provinco Ĥaeno)
Fuensanta de Martos (Provinco Ĥaeno)
DEC
Fuensanta de Martos
Fuensanta de Martos
Situo de Fuensanta de Martos
Fuensanta de Martos (Hispanio)
Fuensanta de Martos (Hispanio)
DEC
Fuensanta de Martos
Fuensanta de Martos
Situo de Fuensanta de Martos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuensanta de Martos [+]
vdr
Fuensanta de Martos en la provinco.

Fuensanta de Martos estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La areo de la municipo estas 53,32 km2 kie loĝas 3 074 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 57,6 loĝ./km2.

Fuensanta de Martos situas sur la sudo de la komarko Metropola Areo de Ĥaeno en la sudokcidento de la provinco, lime kun Martos, Los Villares kaj Valdepeñas de Jaén. Estas sur 725 m de altitudo. Apartenas al Fuensanta la jenaj submunicipoj: El Regüelo, Los Encinares kaj Vadohornillo (La Ribera).

Historio[redakti | redakti fonton]

De fino de la etapo de iberoj kaj komenco de la romanigo de tiu zono estas la fortikaĵo de Cerro Algarrobo. Poste ekzistis vilaoj, el kiuj venas funebra cipo da nigra marmoro kun surskribo dediĉita al eks-eksklavaj geedzoj konservata en la Provinca Muzeo. De la araba epoko Al Andalus estas la Hins-rifuĝejo de la monteto Atalaya, el kiu oni rikoltis nombrajn ceramikaĴojn datitajn ĉirkaŭ la 8a kaj 9a jarcentoj.

Post la konkero de tiu komarko fare de kastilianoj por la reĝo Fernando la 3-a, tiu reĝo donis ĝin en 1228 al la Senjorlando de la Ordeno de Kalatravo, nome depende de Peña de Martos kaj Víboras. En la teritorio estas konservataj du defendoturoj de la Ordeno de Kalatravo: nome Torrevieja kaj Cerro del Algarrobo.

Fuensanta atingis sendependecon disde Martos per "Real Cédula" subskribita de la regentino Maria Kristina Burbono la 7an de septembro 1835.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio havas bazon sur la kultivo de olivarboj, kies frukto estas destinata al la produktado de olivoleo; menciindas ankaŭdestacar la gravo de la industrio de tegitaj mebloj. La industrio de viando, ĉefe de produktoj devenaj de porko, ege progresis dum la lastaj jaroj, pro elstareco, plinovigemo kaj bonkvalito de ties produktoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]