Quesada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Quesada
Quesada 24J 01.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23480 [+]
Retpaĝaro www.quesadaayuntamiento.com [+]
Demografio
Loĝantaro 5 209  (2019) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 51′ N, 3° 4′ U (mapo)37.8429817-3.0669209Koordinatoj: 37° 51′ N, 3° 4′ U (mapo) [+]
Alto 676 m [+]
Areo 328,7 km² (32 870 ha) [+]
Situo de Quesada
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Quesada (Jaén) [+]
Information icon.svg
vdr
La naŭ municipoj de la komarko Sierra de Cazorla de Ĥaeno. Quesada en la sudokcidento.
Quesada en la provinco.

Quesada [keSAda] estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

La areo de la municipo estas 328,7 km2 kie loĝas 5 209 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 16,43 loĝ./km2.

En la urbo estas la Muzeo Zabaleta pri fama pentristo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Quesada situas sur la sudokcidento de la komarko Sierra de Cazorla en la sudoriento de la provinco, lime kun Hinojares, Pozo Alcón, Peal de Becerro, Cazorla kaj Huesa en la komarko, kaj Larva, Cabra del Santo Cristo kaj Úbeda. Estas sur 676 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj de montaroj de la provinco Ĥaeno.

La oriento kaj sudo de la municipo formas parton de la Natura Parko de las Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas. Ties teritorio estas ĉefe agrikultura kaj dependa de la olivarboj.

La municipo konsistas el Quesada mem (ĉefurbo) kaj el domaroj Belerda, Don Pedro, Collejares, Los Rosales kaj Tíscar, krom kampardomoj de El Cortijuelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mozaiko. Romia vilao de Bruñel.
Panoramo el la murego.

Estas pruvaro de frua okupo de la zono (rokpentraĵoj kaj ceramiko). Estis romiaj ŝoseo kaj vilaoj (Bruñel). El la 4a jarcento estas restoj de prakristana baziliko. La aktuala setlejo estas atribuata al visigotoj. En la epoko de araboj Kesado atingis plej grandon kaj estis konata pro sia industrio de teleroj kaj glasoj el ligno.

La unua konkero fare de kristanoj okazis en 1157, kun Alfonso la 7-a, kaj pasis poste kelkajn fojojn de unu flanko al la alia. En 1310 estis rekuperita, definitive, fare de Fernando la 4-a kaj, en 1331, ekformis parton de la senjorlando "Adelantamiento de Cazorla", pasis al Úbeda, donita de Alfonso la 11-a.

En 1750, estis 800 lokanoj, dediĉitaj ĉefe al agrikulturo kaj brutobredado. En 1857, Quesada havis 5473 loĝantojn. Larva sendependiĝis de Quesada en 1812 kaj unuiĝis al Cabra de Santo Cristo. Huesa, Arroyomolinos, Ceal kaj Tarahal separariĝis de Quesada en 1847 kaj konstituis novan municipon kies ĉefurbo estis Huesa (Poyatos). En la 19a jarcento, Isabel la 2-a donis la titolon de urbo.[1][2][3]

La 5an de julio 2015, ekis arbara incendio en la municipa teritorio de Quesada, kaj etendis al limaj municipoj.[4] Ĝi finis la 29an de julio post 25 tagoj.[5][6] Ĝi estis unu de la arbaraj incendioj incendios forestales con mayor superficie quemada de España.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [www.redjaen.es/francis/?m=c&o=13814 «Historia de Quesada. Provincia de Jaén».] Redjaen.es. Konsultita la 4an de februaro de 2020.
  2. «Quesada, pueblos de Jaén». Andalucía rústica. Konsultita la 22an de februaro de 2020.
  3. Garzón, Luis (2018). «historia, con minúscula, de Quesada (Jaén). Investigaciones y reflexiones.». historiasconminuscula. Konsultita la 22an de februaro de 2020.
  4. Ideal (9a de julio 2015). «Siete días en el infierno». Konsultita la 22an de februaro de 2020. «Ayer al fin se logró contener el mayor incendio de la última década en Jaén, que sigue vivo tras arrasar miles de hectáreas de Quesada, Huesa, Larva y Cabra de Santo Cristo».
  5. Ideal (29a de julio 2015). «Extinguido el incendio de Quesada, 24 días después de su inicio». Konsultita la 22an de februaro de 2020.
  6. Diario Jaén (29a de julio 2015). «Extinguido el incendio de Quesada 25 días después». Konsultita la 22an de februaro de 2020.