Sierra de Segura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sierra de Segura nordoriente kaj verde.
Kanjono Zumeta en la Sierra de Segura.
Komarko Sierra de Segura de Ĥaeno en Andaluzio.
La dektri municipaj teritorioj de la komarko Sierra de Segura de Ĥaeno.

Sierra de Segura estas la nomo de komarko de la Provinco Ĥaeno en Hispanio. Granda parto de ĝia teritorio formas parton de la Natura Parko Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas.

Tiu komarko havas 24,285 loĝantojn (INE 2017), areon de 1.931 km², kaj loĝdensecon de 13,8 loĝ/km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas en la nordorienta pinto de la provinco, kaj limas kun la provincoj Albacete, Ciudad Real kaj Granado. Pro la granda etendo de la komarko, ĝi havas kelkajn administraci-komercajn centrojn: nome Beas de Segura, La Puerta de Segura kaj Orcera. La historia ĉefurbo estas Segura de la Sierra, sed la nuna munciparo Diputación Provincial de Jaén ne indikas ĉefurbecon por la komarko. Tiu komarko estas parto de pli granda natura regiono, kun la nomo de la sierra kiel unu de ties komunaj elementoj. Aktuale la natura regiono Sierra de Segura estas disa inter 3 regionoj nome "comunidades autónomas" (Andaluzio, Kastilio-Manĉo kaj Murcio), precize tra la nordoriento de Ĥaeno, sudoriento de Albacete kaj nordoriento de Murcio. Pro la provinca kaj regiona dividoj ili estas konataj apartaj, sed are ili kunhavas kulturajn kaj dialektajn trajtojn.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

Municipaj trajtoj de la komarko Sierra de Segura
Blazono Domarkernoj Loĝantoj (2009) Etendo Kernoj
Escudo de Arroyo del Ojanco.svg Arroyo del Ojanco 2.353 56 2
Escudo de Beas de Segura.svg Beas de Segura 5.275 160,30 3
Escudo de Benatae.svg Benatae 457 64,2 2
Escudo de Génave (Jaén).svg Génave 614 63,58 1
Escudo de Hornos (Jaén).svg Hornos 631 117,58 6
Escudo de La Puerta de Segura (Jaén).svg La Puerta de Segura 2.396 98,2 5
Escudo de Orcera (Jaén).svg Orcera 1.860 126 4
Escudo de Puente de Génave (Jaén).svg Puente de Génave 2.218 38 3
Escudo de Santiago-Pontones (Jaén).svg Santiago-Pontones 3.108 684 34
Escudo de Segura de la Sierra.svg Segura de la Sierra 1.807 224 12
Escudo de Siles (Jaén).svg Siles 2.305 175 3
Escudo de Torres de Albánchez.svg Torres de Albanchez 826 65 4
Escudo de Villarrodrigo.svg Villarrodrigo 425 78 1
Totaloj de Sierra de Segura 24.285[1] 1949,86 80

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]