Raphael von Koeber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raphael von Koeber
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1848 (1848-01-15)
en Niĵnij Novgorod
Morto 14-an de junio 1923 (1923-06-14) (75-jaraĝa)
en Jokohamo
Tombo tombejo Zōŝigaja vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Moskva Ĉajkovskij KonservatorioFriedrich-Schiller-Universitato JenaUniversitato de Hajdelbergo vd
Profesio
Okupo filozofo • muzikologo • universitata instruisto vd
Laborkampo historio de Japanio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Raphael Gustav von Koeber (naskiĝis la 15-an de januaro 1848 en Niĵnij Novgorod, Rusia Imperio; mortis la 14-an de junio 1923 en Jokohamo, Japana Imperio) estis origine germanlingva filozofo kaj muzikisto, kiu kiel kontrakta fremdulo instruis filozofion kaj klasikajn studojn ĉe la universitato de Tokio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Von Koeber naskiĝis en Rusio en familio de baltaj germanoj, la patro estis kuracisto. De 1867 ĝis 1872 li studis muzikon ĉe la Moskva Ĉajkovskij Konservatorio[1] kaj en la universitatoj de Jena kaj Hajdelbergo, kie li doktoriĝis en 1880 per filozofia grado.

Laŭ propono de lia instruisto Eduard von Hartmann li translokiĝis al Japanio. Ekde 1893 li instruis filozofion, la grekan, latinan kaj germanan lingvojn ĉe la filozofia fakultato de la Imperiestra Universitato de Tōkyō, kie li emeritiĝis en 1914. Liaj plej famaj studentoj estis la verkisto Natsume Soseki kaj la filozofo Enryō Inoue, fondinto de la universitato Tojo.

De 1898 ĝis 1909 li ankaŭ instruis en la Tokia Muzika Lernejo, kiu hodiaŭ apartenas al la Tokia Universitato de Belartoj. Li laŭdire skribis la muzikon por la malfermo de la Japana Virina Universitato (日本女子大学, Nihon Joŝi Daigaku) en 1901. En 1903 li akompanis la unuan eŭropan operon prezentitan en Japanio per piano.

Pro la ekapero de la unua mondmilito en 1914, von Koeber estis nekapabla reveni al Rusio kiel planite kaj restis en la hejmo de la rusa konsulo Arthur Wilm, same origine germana balto, en Jokohamo. En 1923 li mortis en Jokohamo. Lia tombo estas en la tombejo Zōŝigaja (雑司ヶ谷霊園, Zōshigaya reien) en Tokio kaj estas konsiderata kultura monumento.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dorothea Redepenning": Peter Tschaikowsky. (germane: Pjotr Ĉajkovskij), eldonejo C. H. Beck, Munkeno 2016, ISBN 978-3-406-68810-2 (Google Books)