Rasines

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
ISO
Rasines
Vista aerea de Rasines.JPG

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kantabrio
Provinco Kantabrio
Poŝtkodo 39860
Retpaĝaro Urbodomo de Rasines
Politiko
Urbestro Jaime Bonachea Pico (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 1 023  (2012)
Loĝdenso 23 85 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 18′ N, 3° 25′ U43.308055555556-3.4247222222222Koordinatoj: 43° 18′ N, 3° 25′ U [+]
Alto 90 m [+]
Areo 26 85 km²
Rasines Cantabria.png
Situo de Rasines
i1
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Rasines [+]
v  d  r
Information icon.svg

Rasines estas municipo en la orienta parto de Kantabrio (norda Hispanio), en la valo de la rivero Asón. Ties samlimaj municipoj estas Guriezo, Ampuero kaj Voto (norde), Ruesga, Ramales de la Victoria kaj Carranza (Biskajo) (sude). Same al Guriezo, Rasines estas grava komunika vojo al la kantabra enklavo Valle de Villaverde, cirkaŭita de Biskajo.

En Rasines homoj vivis jam dum Prahistorio. En 1905 Lorenzo Sierra malkovris en la Kaverno El Valle restaĵojn, kiuj atestas la loĝadon de homoj dum periodo inter la jaroj 14 000 kaj 12 000 antaŭ Kristo. Dum Mezepoko, la ŝtontajlistoj de Rasines konstruis multajn konstruaĵojn en pluraj lokoj de Hispanio. Hodiaŭ ekzistas Muzeo de Ŝtontajlado en la municipo, en la vilaĝo Cereceda.