Rayyanah Barnawi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rayyanah Barnawi
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1988 (1988-08-31) (35-jaraĝa)
en Ĝido
Ŝtataneco Sauda Arabio
Alma mater Universitato de Otago • Alfaisal University
Okupo
Okupo biomedical scientist • kosmonaŭto
vdr

Rayyanah Barnawi (arabe ريانة برناوي) estas biomedicina esploristo [1] kaj saudi-arabia astronaŭto, kiu estis elektita por la Axiom misio 2 kiel misiospecialisto [2] fare de la Saudi-arabia Spaca Komisiono. Ŝia elekto estis oficiale anoncita la 12-an de februaro 2023. [3] Barnawi estas unu el la unuaj du saudaraboj estantaj lanĉita al la Internacia Kosmostacio. Ŝi ekflugis al la Internacia Kosmostacio en la dua privata kosmomisio en la historio.

Barnawi estas la unua araba kosmonaŭtino en la ekstertero.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Barnawi havas bakalaŭron en biomedicinaj sciencoj de la Universitato de Otago en Nov-Zelando. Ŝi ankaŭ havas magistron en biomedicinaj sciencoj de Universitato Al-Faisal, kie ŝi studis mamkanceraj praĉelojn. Barnawi havas naŭ jarojn da sperto en esploro pri kanceraj praĉeloj. Kiam ŝi estis elektita por la tasko, ŝi laboris kiel esplorlaboratorioteknikisto ĉe la King Faisal Specialist Hospital and Research Center en Riado. Kiel parto de la misio en ekstertero, ŝi faris eksperimentojn en sia kampo de kompetenteco. [4]

Kosmoflugo[redakti | redakti fonton]

En februaro 2023, Sauda-Arabio sciigis ke Barnawi aliĝus la Ali al-Karni, alia saudi-arabia astronaŭto, en 12-taga misio al la Internacia Kosmostacio.

La du saudi-arabiaj astronaŭtoj estis lanĉitaj en la kosmon en la kosmoŝipo Dragon de SpaceX en majo 2023, kiel parto de la dua privata misio de Axiom Space.

Ĉe la kosmostacio, la saudi-arabiaj astronaŭtoj renkontis Sultan Al-Niyadi, kiu flugis en kosmon en marto por ses-monata misio sur la Internacia Spacstacio kadre de la SpaceX Crew-6-misio.

La flugo laŭsupoze ekflugos la 8-an de majo 2023 sed estis prokrastita al la 22-an de majo. Ĝi estis la dua privata spacmisio en historio. La misio daŭris 12 tagojn. La kosmoŝipo estis lanĉita de la Kennedy Space Center de NASA en Florido sur la Falcon 9 lanĉilo de SpaceX.

La flugo ekflugis la 21-an de majo 2023 kaj alteriĝis ĉe la Internacia Kosmostacio la 22-an de majo por 8-taga misio. Kune kun ŝi, Peggy Whitson, John Schoepner kaj Ali Al-Karni eklanciĝis. La kosmoŝipo alteriĝis reen sur la Tero la 30-an de majo 2023 je la 10:04 p.m.

Referencoj[redakti | redakti fonton]