Reebok

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reebok
negoco • entrepreno vd
Dum 1895 - nekonata/nuntempe
Jura formo publika kompanio
Fondintoj Joseph William Foster vd
Sidejo Bostono
Lando Usono
Agokampo sporta ekipaĵo
filiaj kompanioj Jofa vd
Posedataj kompanioj CCM • Jofa • Reebok Pump • Dan & Dave • Reebok Classic • Reebok Nano • Reebok Ventilator • Reebok Zig • NHL store vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Reebok International estas usona piedvesta firmao fondita en Anglio. Ekde 2005, ĝi estas filio de la germana sportvesta giganto, Adidas.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1890, Joseph William Foster vivis en Bolton, situanta en Greater Manchester kaj vivtenis sin per fabrikado de sportaj ŝuoj. Li pensis pri la ideo fari sportŝuojn kun pikiloj kaj komencis fari sportŝuojn kun pikiloj kune kun siaj filoj kaj fondis la komercon "JW Foster and Sons" en 1895.

En 1958, du el la nepoj de Foster ŝanĝis la nomon de la firmao al Reebok.

Inter 2002 kaj 2012, la firmao produktis uniformojn kaj piedvestojn por la NFL. Ekde 2006, la firmao posedas la rajtojn produkti ŝuojn por la NHL. La firmao ankaŭ estas ĉefa provizanto de Grandaj Ligoj de Basbalo. En la pasinteco, la firmao ankaŭ produktis piedvestojn por Cruzeiro, Sport Club Internacional kaj São Paulo Futebol Clube.

Repisto Jay-Z estis la unua persono kiu ne estis atleto kaj ricevis specialan ŝuon faritan fare de Reebok nomita "S. Carter Collection by Rbk" kaj liberigita la 21-an de novembro 2003. La ŝuo estis la plej vendita ŝuo en la historio de la firmao. La firmao tiam subskribis kontraktojn kun aliaj repistoj kiel ekzemple 50 Cent kaj artistoj kiel ekzemple Nelly kaj Miri Ben-Ari iĝis reprezentantoj por la firmao. La firmao tiam subskribis kontrakton kun aktorino kaj modelo Scarlett Johansson por produkti vicon de ŝuoj sub la nomo "Scarlett Hearts". Reebok ankaŭ kunlaboris kun la firmao Emporio Armani kaj produktis ŝuojn nomitajn "EA7".

En 2005, la germana sportvaro-firmao Adidas sciigis ke ĝi aĉetas Reebok por 3,8 miliardoj USD, tiel igante Reebok filio de Adidas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]