Refleksologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Refleksologio estas alternativa kuracmetodo kiu rilatas al akupunkturo[1] kaj kiu baziĝas sur la ideo ke ĉiuj organoj kaj korpopartoj estas ligitaj kun lokoj sur la piedoj, manoj aŭ oreloj, foje uzante ilojn, oleojn kaj lociojn[2][3]. Praktikantoj asertas ke la plando — kelkaj homoj aldonas ankaŭ la manojn kaj orelojn — povas esti dividita en zonoj kiuj korespondas kun partoj de la korpo kiel la koro, la hepato ktp.

Per masaĝtekniko de la tiel nomataj refleksaj punktoj de la piedoj kaj manoj refleksologoj provas ripari la energiobalancon kaj senti je kiu koresponda organo io malbonas. Laŭ la refleksologio, malsano estas la sekvo de energiblokadoj kaj ĝuste la energitrafluo estas la bazo de nia sano. Tiu ĉi ideo ne kongruas kun la tradicia moderna medicino, kiu ligas malsanoj al indikeblaj malsanigantoj kiel bakteriaj inflamoj aŭ al generaj faktoroj.

La refleksologia mapo montras refleksozonoj je la piedo aŭ la mano:

      cerbo        stomako
       sinusoj        lieno
       voĉo        hepato
       hipofizo        galveziko
       kolo kaj gorĝo        surrenaj glandoj
       okuloj        pankreato
       oreloj        renoj
       akselo        uretero
       brako kaj ŝultro        veziko
       pulmoj kaj brusto        dika intesto
       koro        maldika intesto
       tiroido kaj bronkoj        kokcigo
       solarplexus        iskiatika nervo
       diafragmo        plakoj de Peyer
       apendico  

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Ekzistas neniu konsento inter refleksologoj pri la agomekanismo de refleksologio. Refleksologoj dividas la homan korpon en dek "zonojn", kvin dekstre kaj kvin maldekstre. Multaj el ili aliĝas al la norma klarigo pri la korespondado de la areoj sur la piedoj, manoj kaj oreloj al la "zonoj" de la homa korpo, kaj ke influi ĉi tiujn areojn plibonigas sanon per la harmoniigo kaj restarigo de la ĝusta movado de la " esenca energio". ” Qi (ĉina por Ĉjio) aŭ Ki (japane).

Praktikistoj opinias, ke helpe de refleksologio eblas diagnozi kaj trakti multajn malsanojn, malpezigi streĉon kaj doloron en diversaj korpopartoj. Sistema revizio en la jaro 2009 pri randomigitaj kontrolitaj klinikaj provoj venis al la konkludo, ke tiutempe ne estis eĉ unu objektiva indico favora al la fakto, ke refleksologio estas efika maniero trakti ajnan malsanon[4].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

(Esperanto) Radka Dvořáková: Perrefleksa terapio kiel memhelpo. El la ĉeĥa tradukis Zdeněk Pluhař, 2020. 67 paĝoj, kudre bindita. ISBN 978-80-88326-05-2.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Peters U. Ĉapitro 6 "Akupunkturo kaj Refleksologio" // Mistika Medicino (Mystical Medicine). - TEACH Services, Inc., 1995 .-- 86 p. - ISBN 9781572580442 .
  2. (en) Koontz K., Koontz B, The Complete Guide to Foot Reflexology, Refleksologia Esplora Projekto, 1993.
  3. (en) Natural Standard, Havard Medical School, la 6-an de majo 2008, arkivita de la originalo, la 18-an de februaro 2012.
  4. (en) Ernst E., Is reflexology an effective intervention? A systematic review of randomised controlled trials. //Med. J Aust (Inĝ.) rusa ĵurnalo, 2009, Vol. 191, n-ro 5, paĝoj 263-266, PMID 19740047. (fonto trovita en la rusa vikipedio)