Refleksologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Refleksologio estas alternativa kuracmetodo kiu baziĝas sur la ideo ke ĉiuj organoj kaj korpopartoj estas ligitaj kun lokoj sur la piedoj. Praktikantoj asertas ke la plando — kelkaj homoj aldonas ankaŭ la manojn kaj orelojn — povas esti dividita en zonoj kiuj korespondas kun partoj de la korpo kiel la koro, la hepato ktp.

Per masaĝtekniko de la tiel nomataj refleksaj punktoj de la piedoj kaj manoj refleksologoj provas ripari la energiobalancon kaj senti je kiu koresponda organo io malbonas. Laŭ la refleksologio, malsano estas la sekvo de energiblokadoj kaj ĝuste la energitrafluo estas la bazo de nia sano. Tiu ĉi ideo ne kongruas kun la tradicia moderna medicino, kiu ligas malsanoj al indikeblaj malsanigantoj kiel bakteriaj inflamoj aŭ al generaj faktoroj.

La refleksologia mapo montras refleksozonoj je la piedo aŭ la mano:


      cerbo        stomako
       sinusoj        lieno
       voĉo        hepato
       hipofizo        galveziko
       kolo kaj gorĝo        surrenaj glandoj
       okuloj        pankreato
       oreloj        renoj
       akselo        uretero
       brako kaj ŝultro        veziko
       pulmoj kaj brusto        dika intesto
       koro        maldika intesto
       tiroido kaj bronkoj        kokcigo
       solarplexus        iskiatika nervo
       diafragmo        plakoj de Peyer
       apendico  

Ŝablono:Ĝermo-medicino