Református Szemle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Református Szemle reforma:tuŝ semle (Reformita Revuo) estas la posteaĵo de inter 1898-1907 aperinta Erdélyi Protestáns Lap, kiu de 1908 aperas komence semajne, sekve trifoje, respektive dufoje, inter 1940-1959 monate, de 1960 dumonate. Ĝia respondecredaktoro estis la episkopo aŭ la ĉefnotario de Erdélyi Egyházkerület: inter 1908-1920 Nagy Károly, en 1921 László Ravasz, inter 1921-1924 Sándor Makkai, inter 1925-1928 kaj 1937-1946 Sándor Tavaszy, inter 1929-1937 Vásárhelyi János, inter 1947-1958 Darkó Ákos, inter 1959-1973 Dávid Gyula, inter 1973-1984 Tőkés István, inter 1984-1989 Gálfy Zoltán, de 1990 Nagy László. Kunulredaktoroj estis ĝis 1920 Révész Imre, en 1923-1924 Imre Lajos, inter 1959-1962 Daróczi Ferenc, inter 1959-1973 Tőkés István, inter 1963-1973 István Juhász. Ĝia posedanto estss Erdélyi Egyházkerület, de 1947 kun kun Királyhágómelléki Egyházkerülettel; de 1948 ĝi estas oficiala gazeto ankaŭ de Zsinatpresbiteri Evangélikus Egyháznak. Krom la teologiaj profesoroj kunlaboris Dávid Gyula, Dezső László, Muzsnai László, M. Nagy Ottó, György Kristóf, János Herepei, Károly Kós, Attila Szabó T., László Debreczeni, pli juna Géza Nagy.

Fontoj[redakti | redakti fonton]