Regiona geografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Paul Vidal de la Blache, fondinto de la studoj de regiona geografio en Francio komence de la 20a jarcento.

La regiona geografio estas la fako aŭ branĉo de la Geografio kiu dediĉas sin al la sinteza studo de geografiaj kompleksoj (regionoj, teritorioj, pejzaĝoj), kongrue kun aliaj geografiaj sciencoj, kiuj studas analize diversajn fenomenojn en ties karakteroj kaj distribuado (reliefo, klimato, flaŭro, loĝantaro, ekonomio, politika organizado, komerco, transportoj ktp). Aperis per sia aktuala nomo fine de la 19a jarcento, pere de filozofioj kontraŭpozitivismaj kiel nov-idealismo, nov-kantismokritikismo, historiismo kaj spiritismo.

La ekzisto de tiu fako aŭ branĉo de la Geografio povas okazigi konfuzon en la senco ke kelkaj geografoj konsideras, ke ĉia geografio estas regiona. Tio estas, geografio celas la studon de geografiaj kompleksoj je ajna skalo (loko, vilaĝo, urbo, komarko, provinco, regiono, lando, mondoregiono ktp.) kaj sinteze kaj laŭteme. Krome la koncepto kaj termino "regiono" estas uzata en tro diversaj geografiaj sencoj, el foje malgrandaj administraciaj entoj en kelkaj landoj, tra partoj de landoj (pli ĝenerale), ĝis la pli ampleksaj mondoregionoj, kiel Nordafriko, Mezoriento, Sudorienta Azio, Centrameriko, Skandinavio ktp.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • ALBERONI, Francesco, Movimiento e institución. Teoría general. Editora Nacional, Madrid, 1977.
  • MALDONADO CRUZ kaj aliaj (2008), Las matemáticas de la ciencia regional.
  • OLMO MATA, R. (1987), Sobre los estudios de geografía agraria en España (1940-1970). Revista Ería, pp. 25-42.
  • ORTEGA VALCÁRCEL, J. (2000), Los horizontes de la geografía. Teoría de la Geografía. Ariel Geografía.
  • TERÁN, M. de, (1960), La situación actual de la Geografía y las posibilidades de su futuro. Enciclopedia Labor, IV: 28-39. Barcelona.