ReliefWeb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ReliefWeb
emblemo
retejo • novaĵretejo
Komenco 1996 vd
Sidejo Najrobio
Retejo Oficiala retejo
vdr

ReliefWeb - prononco laŭ sistemo IFA [ɹᵻlˈiːfwˈɛb], mallongigo RW - estas humanitara informportalo fondita en 1996 de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi nun konsideratas kiel interregistara organizaĵo kaj estas administrata per la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por Kunordigo de Homaj Aferoj. Laŭ la stato de julio 2023, ĝi gastigas pli ol unu milionon da humanitaraj situaciaj raportoj, gazetaraj komunikoj, taksadoj, gvidlinioj, taksoj, mapoj kaj informaj grafikaĵoj.[1] La portalo estas sendependa perilo de informoj, celitaj specife por helpi la internacian humanitaran komunumon en efika livero de krizhelpo. Ĝi provizas informojn dum la humanitaraj krizoj disvolviĝas, samtempe emfazante la priraportadon de "forgesitaj krizoj".

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • La komencaj frazoj de la koncerna angla artikolo je la stato de la 13-a de novembro 2023

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Madeleine Wackernagel artikolo One million posts and counting "Unu miliono da afiŝoj kaj daŭre nombrante" en la propra retejo, la 3-an de oktobro 2023 (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]