Retinoido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La retinoidoj estas tipo de kemia kombinaĵo kiu estas rilataj kemie kun la vitamino A. Ili estas uzataj en medicino, ĉefe pro sia agado super la kresko de la epiteliaj ĉeloj.

La retinoidoj havas multajn gravajn funkciojn en la organismo, kiel gravaj roloj en la vidkapablo, reguligo de la plimultiĝo kaj diferencigo de ĉeloj, kresko de ostoj, funkcioj de imuneco kaj aktivigo de genoj kiuj nuligas la tumorojn.

Oni faras esplorojn pri iliaj kapabloj por trakti diferencajn tipojn de haŭtkanceroj. Aktuale, la acido 9-cis-retinoiko estas uzata surloke en la traktado de la sarkomo de Kaposi.