Nacia Partio de Sud-Afriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Reunuigita Nacipartio)
Nacia Partio de Sud-Afriko
flago
partio
Komenco 2-a de julio 1915 vd
Fino 1997 vd
Poste Nova Nacia Partio • Unuiĝinta Partio vd
Lando(j) Sud-AfrikoUnio de Sud-Afriko vd
Sidejo Kaburbo
Ideologio

bura naciismo • kristana demokratiorespublikismokonservativismoantikomunismoBlanka superecoaŭtoritatismo

Ĉefestro(j) James Barry Munnik Hertzog • Frederik Willem de Klerk vd
vdr

La Nacia Partio (en Afrikansa: Nasionale Party) estis politika partio en Sudafriko fondita en 1915 kaj unuafoje alveninte kiel reganta partio de la lando en 1924. Ĝi estis en opozicio dum la Dua Mondmilito sed revenis al la povo kaj estis denove en regado el la 4a de Junio 1948 ĝis la 9a de Majo 1994. Dum tiu epoko, ĝi amplikis sian politikon de rasa apartismo, konata kiel 'apartheid'. Membroj de la Nacia Partio estis foje konataj kiel Naciistoj aŭ Nats. La politikoj de la partio inkludis la plenumadon de apartismo, la establadon de respubliko, kaj la helpon de Afrikanera kulturo (vidu artikolon pri la Afrikansa lingvo.

Dum la 1980-aj jaroj, grandaj frakcioj de la partia subtena bazo abandonis ĝin por iri al la Konservisma Partio, malfeliĉaj pro la partia laŭgrada malmuntado de la apartisma sistemo. Post 1990, la NP malfermis sian membrecon al ĉiuj rasgrupoj kaj rekonstruiĝis kiel ne-rasa, konservisma politika forto. Ĝi partoprenis en la Registaro de Nacia Unueco inter 1994 kaj 1996.

Kiel klopodo distancigi sin el sia pasinteco, la partio estis renomita kiel Nova Nacia Partio en 1997. Tiu klopodo estis ege malsukcesa kaj la nova partio estis malmultita en 2005.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]