Rezső Rajczi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rezső Rajczy)
Jump to navigation Jump to search
Fotoj pri Rezső Rajczi, hungara esperantisto (sube maldekstre, li sidas ĉe ujoj de sodakvokarbonata akvo

Rezső RAJCZI (laŭ hungara noma sinsekvo RAJCZI Rezső (rajci reĵo), lia naskiĝnomo estis Rajczy Rezső, sed li intence uzis sian nomon kun i dum la tuta vivo) (nask. la 6-an de julio 1886 en Debrecen, mortis en 1920 (22-an de januaro) en Budapeŝto, Hungario), estis fervojoficisto, esperantisto kaj socialista aktivulo.

Familio, fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Li estis kvina infano de Vilmos Rajczy kaj Ilka Wagner. Lia patra avo adukis-kantoris en Ráckeve, lia patrina avo en Szendrő. Lia patro eklaboris inter la unuaj ĉe la Hungara Ŝtata Fervojo. Lia patro laboris en 1873 jam en Losonc, kiel fervoj-oficisto. Pli poste lia patro laboris diversloke en norda Hungario, poste en Debrecen.

Rezső Rajczi viztis bazlernejon de la loka kalvinana kolegio, poste lernis en ŝtata mezlernejo. En la mezlernejo koemncis 102 junuloj, finis la lernadon nur 22 pro la altaj deziroj. Li abiturientiĝis kun la hungaraj poetoj Árpád Tóth kaj Sándor Kuthy (verkista nomo: Sándor Térey).

Rajczi parolis france, germane, sed tuj post la abiturientiĝo trapasis aldonan ekzamenon pri latina lingvo, en kalvinana ĉefgimnazio de Kisújszállás.

Li ekstudis en septembro de 1904 en la Debrecena Jurakademio, kion li daŭris en aŭtuno de 1905 en la jur- kaj ŝtatscienca fako de la Kluĵa Scienca Universitato (Kolozsvári Tudományegyetem). En printempo de 1910, li doktoriĝis kaj iĝis simpla juristo de la ŝtata fervojo, en Debrecen. Unu jaron poste, li ekpaŝis en la salajra kaj hierarĥia strukturo.

Entuziasma esperantisto[redakti | redakti fonton]

En 1905 li samtempe ligis sin al Epseranto, alkoholabstinado kaj vegetarismo.

Li fondis kun du esperantaj samideanoj de membroj de jurakademio esperantan organizon en Debreceno en februaro de 1906, gvidis kursojn por junuloj. Dum multaj jaroj li vivigis la E-movadon en Debrecen. Rajczi kunlaboris ekde printempo de 1907 por eldonaĵo "Esperanto" de la Hungara Esperanto-Asocio. En la eldonaĵo aperis lia unua esperanta poemo "La deziro", kiu estis verŝajne la unuan esperanta poemo en Hungario. Li verkis, tradukis ankaŭ por la Verda Standardo kaj aliaj esperantaj eldonaĵoj.

Li partoprenis en la UK-j de Antverpeno (1911), Krakovo (1912 kaj Berno (1913). Ĉe la UK en Berno li gajnis la oratoran konkurson. Li fervore partoprenis ankaŭ la vegetaran Esperanto-movadon. Li verkis multajn artikolojn pri kaj en Esperanto, tradukojn kaj originalajn poemojn en La Verda Standardo kaj aliaj gazetoj.

Li translokiĝis en printempo de 1913 al Budapeŝto. Tiujare li partoprenis en la Berna UK kaj en konkurso de la oratorado atingis duan lokon.

Vegetarismo[redakti | redakti fonton]

Li verkis en 1912 pri la sen-vianda nutrado: "A drágaság kérdése és a táplálkozási reform" (~~Problemo de la multkosteco kaj la nutrada reformo). Li estis ekde 1914 ĉefsekretario de la Hungaria Vegetara Asocio (Magyarországi Vegetárius Egyesület), sektretaria kasiso de la Internacia Ligo de Esperantistaj Vegeteranoj.

Lia edzino - Rezsőné Rajczi - verkis la libron "Húsmentes Reform Szakácskönyv" (Senvianda Reforma Kuirista Libro), kiu estis unuafoje eldonita en 1916, la kvara eldono aperis en 1990. La hungarlingva libro eĉ hodiaŭ (2018) aĉetebla en antikvarioj.

Framasonismo[redakti | redakti fonton]

Li petis aliĝon en la debrecen-a framasona loĝio Haladás (Progresio) en somero de 1912. Oni akceptis lin en marto de 1913 kaj en 1915 iĝis majstro.

Li kunlaboris kun la kontraŭ-alkohola framasona monda loĝio "Függetélen Good Templar Rend" kaj iĝis gvidanta membro de grupo Igaz Út.

Socialista aktivulo[redakti | redakti fonton]

Li aktivis en la politika vivo antaŭ la Konsilantara Hungario de 1919. Li organizis esperantan kurson por konstruaj laboristoj en 1908, Debrecen. Li konatiĝis kun la socialdemokrata movado en 1913, en Budapeŝto kaj iĝis amiko kun Jenő Landler.

Racz iĝis en 1913 kunfondinto de la Asocio de Hungariaj Esperantaj Laboristoj (Magyarországi Eszperantó Munkások Egyesülete).

Dum la unua mondmilito, li faris en kontraŭ-militan agadon.

Li en februaro 1919 estis membro de la neleĝa centra komitato de la Hungara Komunista Partio, post la aresto de la laŭleĝa centra komitato. En la konsilantara respubliko li aktivis kiel estro de la Infan-defenda Sekcio de Popolkomisarejo pri Laboraferoj kaj kiel prezidanto de la Kontraŭalkohola Konsilantaro de la registaro. Li plie membris en la 500-persona Centra Budapeŝta Konsilantaro de la Laboristoj kaj Soldatoj. Li krome iĝis honora prezidanto de la Propaganda Komitato de la Lingvo Internacia. Li ankaŭ tradukis al la hungara broŝuron de Nikolao Buĥarino.

Morto kaj memoro[redakti | redakti fonton]

Tombo, kovrilo de libro de la edzino, lia mencio en diversaj samepokaj eldonaĵoj

Post la falo de la Konsilantara respubliko en aŭgusto 1919, li estis arestita la 4-an de septembro pro siaj politikaj aktivaĵoj kaj li ekmalsaniĝis je pulmomalsano, pro kiu li mortis post 10-semajna hospitala sufero, la 22-an de januaro 1920. Li havis du infanojn.

Dum la komunisma epoko de Hungario (1948-1989), li estas rememorigita kiel martiro de la komunista partio.

Lian nomon portis esperantista fervojista klubo en Debreceno, en la 1990-aj jaroj.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

De la rusa al la hungara:

  • BUCHARIN, (Nicolai) Nikoláj Az imperializmus diktaturájától a proletárdiktaturáig. Ford. Rajczy Rezső, eld. Hungara Socialista Partio, 1919

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • EdE-R
  • Nekrologo de I. en „Hungara Esperantisto“, februaro 1920.
  • Barna Zoltan, La laborista Esperanto-movado en Hungario (1913-1934), Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto 1984.
  • Magyar Vasutas (Hungara Fervojisto - fakeldonaĵo), la 26-an de junio 1986, 12- numero de la 30-a eldonjaro - Száz éve született dr. Rajzi Rezső (Dro Rezső Rajczy naskiĝis antaŭ 100 jaroj)