Rhume-fonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La ĉefa akvopelvego en 2014; bone videblas la helblua koloro de la akvo.

La Rhume-fonto (germane: Rhumequelle) en Pöhlde kaj proksime de Rhumspringe estas unu el la plej grandaj karstaj fontoj en Centra Eŭropo. La rivero Rhume mem estas flanka rivero de Leine. La fontaj datenoj jenas: ĉefa fonto - D=20 m, ekzistas 360 flankaj fontoj; ŝutado: meze 2500 l/s, minimume=900l/s, maksimume=5500 l/s.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Je la unua rigardo neniu kredus stari antaŭ unu el la plej grandaj fontoj de Eŭropo. Sed la Rhume-fonto produktas kvanton posekunde kiu sufiĉus provizi ĉiun germanan ŝtatanon per 3 litroj da akvo ĉiun tagon. Kelkajn tagojn ĝi malmergigas eĉ pli ol 5000 litroj. Krom la ĉefa fonto multaj flankaj fontetoj plenigas la fontan pelvegon.

Belvidplatformo.

La Rhume-fonto estas en senpera konekto kun la gipskarsta zono de la sudokcidenta rando de la Harco. Simpligite oni povas imagi ke la tavolo de la diasa (permia) anhidrito, kiu ekz. formas tavolŝtupon proksime de Osterode-Düna, deklivas suden. Do, en la zono de la Rhume-fonto la tovoloj parte mergiĝis jam sub pli malfruajn sedimentojn. Kaj kie tiaj ofte permeablaj sedimentoj ne plu dikas, la pli norde en la anhidriton enpenetrinta akvo povas reaperi en fonto.

La du harcaj riveroj Oder kaj Sieber (kiuj distancas je ĉ. 6 kaj 9 km) estas rekte unuigitaj subtere kun al fonto. Sekve ne mire ke dum altakvoj aŭ malaltakvoj ĉe la menciitaj riveretoj tuj videblas ankaŭ ĉe la Rhume-fonto. Tamen oni supozas ke la Rhume-fonto havas sume akvokolektan basenon de 350 kvadramkilometoj.

La fonto fluas el du pli vastaj fendoj en la ĉ. 9 metrojn profundan "poton". Kvankam la vizitantoj ne povas vidi tiun pelvegon mem ilin tamen ĝojigas la helblua koloro de la akvo en tiu ĉi loko. Esploroj faritaj dum multaj jaroj montris ke la akvo somere kiel vintre havas la saman temperaturon de inter 8 kaj 9 gradoj. La fontoakvo forlasas la fonton jam kiel rojo kaj ankoraŭ kelkajn metrojn for la rivero havas jam larĝecon de 8 metroj!

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ernst Andreas Friedrich: Naturdenkmale Niedersachsens. Hannover, 1980. ISBN 3-7842-0227-6
  • R. Nielbock, H.-G. Röhling: Geotop-Ensemble Zechsteinkarstlandschaft Südharz: Einhornhöhle und Rhumequelle - Geotope von nationaler Bedeutung in: SDGG Heft 42, Hannover, 2006 ISBN 978-3-932537-38-7
  • Klaus Grote: Quellopfer im Harzvorland In: Archäologie in Deutschland 3/1999, S. 45/6
  • Klaus Grote: Taucher und Funde. Eine erwartete Überraschung in: Archäologie in Niedersachsen, Band 2, Oldenburg, Isensee Verlag, 1999, S. 16–19

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.58965610.310175