Richárd Erdős

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richárd Erdős
Richárd Erdős
Richárd Erdős
Persona informo
Naskiĝo la  18-an de majo 1881(nun 1881-05-18)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 9-an de junio 1912
en Hungario Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Richárd Erdős [riĥArd erdOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Erdős Richárd estis hungara operkantisto, (baso).

Richárd Erdős [1] naskiĝis la 18-an de majo 1881 en Budapeŝto, li mortis la 9-an de junio 1912 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Richárd Erdős devenis el juda familio, baldaŭ li orfiĝis. Li frue kantadis en koruso, ekde 1902 en koruso de Reĝa Operejo de Budapeŝto. Li studis en la Muzikakademio de Budapeŝto, poste en Munkeno helpe de ŝtata stipendio. Inter 1906 kaj 1911 li apartenis al Operejo de Budapeŝto, poste jaron al operejo de Frankfurto ĉe Majno. Hejmenveninta lia talento ne etendiĝis pro kormalsano. Dum la judaj festoj li kantadis en Granda Sinagogo de Budapeŝto.

El lia repertuaro[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]