Richard Archbold

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Richard Archbold, usona entreprenisto kaj zoologo, naskiĝis en 1907 en Nov-Jorko kaj mortis la 1-an de aŭgusto 1976.

Li riĉiĝis per Standard Oil Compagny. Aviadisto kaj esploristo renoma, li organizis, finacis kaj gvidis kvar sciencajn ekspediciojn, la unuan al Madagaskaro kaj la tri aliajn al Nov-Gvineo. Dum tiuj lastaj oni malkovris la loĝantojn de la interno de la insulo Nov-Gvineo, kiun oni ĝis tiam opiniis neloĝata.

En la 1940-aj jaroj li fondis biologian esplorstacion en Florido, Usono.