Rilato kuracista-pacienta

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rilato kuracista-pacientarilato pacienta-kuracista estas la rilato inter kuracisto kaj ties paciento.

Pro la kutimaj grandaj diferencoj pri informoj kaj kompetencoj inter la du, tia rilato estas ne-simetria. Ĉefaj lokoj, kie videblas rilato kuracista-pacienta estas terapeŭta diskuto kaj interagoj ĉe diagnozokuracado. Al ne-kuracistaj terapeŭtoj, kiel psikologoj, flegistoj, ktp. ekzistas rilato simila al la kuracista-pacienta.

Ideala kuracista-pacienta rilato ekzistas, kiam ambaŭ fidas unu la alian, kiam la paciento ricevas kompetentan fakan konsilon, la plej bonan kuracadon kaj kontentas pri la traktado. Tio postulas de la kuracisto ne nur medicinan, sed ankaŭ psikosocian kompetencon. La angla kuracisto Michael Balint evoluigis metodon proksiman al psikanalizo, uzatan en Balint-grupoj por helpi kuracistojn pli bone kompreni la rilaton kuracistan-pacientan kaj ties efikon por la sukceso de la kuracado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]