Rio de Arousa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hispanlingva mapo kiu markas flave la rion de Arousa

La Rio Arousa (Ría de Arousa en galega kaj oficiale) estas la plej granda de la rioj de Galegio, kaj de la tuta Hispanio.

Geografio kaj historio de la rio[redakti | redakti fonton]

La marbordoj de la rio Arousa karakteras pro granda varieco laŭ pejzaĝoj kaj kulturheredaĵoj. Ambaŭborde estas multegaj strandoj, kaboj, golfetoj ktp., kun industriaj urboj, marvilaĝoj, vitodomaroj kaj bestobredejoj. Milda klimato kaj bongustega gastronomio allogas vizitantojn. La nordo bordo kie hegemonias Montaro Barbanza apartenas al la provinco de Korunjo dum la suda, pli ebena kaj kun pli akvokvantaj riveroj, apartenas al la provinco de Pontevedro.

Laŭ oni eniras oriente estas insulo Onza kaj vilaĝo Sanxenxo turisma allogaĵo pro la naturaj vidindaĵoj, pro la romiaj restaĵoj de Lanzada kaj pro mezepoka kvartalo. Okcidente estas insulo Sálvora iam loĝata, ne nun kiam estas privata kaj apartenanta al grafoj de Revilla. Poste venas vilaĝo Ribeira, kiu kiel multaj en la areo suferis mezepoke la rabatakojn de la vikingoj. Pobra do Caramiñal gravas pro enhavo de multaj preĝejoj kaj palacoj de diversaj epokoj.

Oriente de tuj vilaĝoj (kaj inter la okcidentaj kaj la orientaj -aŭ sudaj kaj nordaj- estas la plej larĝa parto de la rio) estas la duoninsulo de Grove kaj la insulo Toxa. En tiu areo oni trovis la plej malnovan bildon de la translokigo de la apostola korpo nome kompostela monero de la epoko de Fernando la 2-a de Leono (1157-1188). Proksime ankaŭ ĉe Cambados estas grava monumenta kaj historia heredaĵoj. Kaj pli antaŭen estas la insulo Arousa, kiu estas la plej granda el la insuloj de tiu rio kun ege malrektega marbordo; ĝi apartenis al la episkopoj de Santiago, kiuj fondis ĉi tie nomaĥejon, poste ofte rabitaj de islamaj rabatakantoj dum la 12-a jarcento. La insulo estas ligata al la urbeto Vilanova de Arousa. Kaj poste venas tre konata urbo Vilagarcia, kie estas gravaj monumentaj kaj historiaj heredaĵoj kun preĝejo kaj monaĥejo kiu apartenis al Pajo Gómez de Sotomaior ambasadoro de Henriko la 3-a ĉe Tamerlano, Samarkando, Uzbekio. Proksime estas populara insulo Cortegada.

Rio de Aroso (Pontevedro).

Okcidente antaŭ la eniro en la rivero Ulla estas Boiro kiu montras gravan arkeologian kuŝejon de domaro Neixón, unu el la plej gravaj antaŭromiaj setlejoj en la areo kiu kontaktis kutime kun la romiaj maristoj. Ankaŭ la historia kaj arkeologia gravo de proksima Rianxo estas allogaĵo por vizitantoj, krom pro la naturaj vidindaĵoj, la naskiĝloko de la plej grava galegisto nome Castelao.

Je la fino de la rio Arousa kaj komenco de rivero Ulla (aŭ inverse laŭ vidpunkto) estas Catoira, kie du defendaj turoj rememoras pri la neceso defendi kaj averti la tutan areon de la alveno de rabantaj vikingoj mezepoke. Temas pri strategia loko kie kuniĝas ambaŭ geografiaj medioj (rio kaj rivero) kie jam estis antaŭromia setlejo en la 2-a jarcento a.K. kaj poste dum la romia epoko en la 1-a kaj 2-a p.K. De ĉi tie oni defendis ne nur la riveron Ulla sed ankaŭ la ĉefurbon Santiago kaj la tutan areon. Ĉefe la episkopo Xelmírez (12-a jarcento) fortikigis la lokon, konstruigis preĝejon ĉe defenda turo, setligis ŝipkonstruejon kaj ŝiparejon por la unua armea ŝiparo kiu ekzistis en la kristana Hispanio tiam kontraŭ almoravidoj.

Kiam oni supreniras la riveron Ulla post Catoira ĉe la enfluejo oni trovas la kampojn de Valga dekstre kaj de Dodro maldekstre. Ĉe Valga estas interesaj preĝejoj romanikaj de la 12-a jarcento kaj tombejo de Martores kie eble estus entombigitaj Prisciliano kaj liaj disĉiploj kiuj estis translokigitaj el Trevero (Germanio) al Galegio. Ĉe Dodro estas grava baroka preĝejo de la 18-a jarcento kaj gravaj palacoj. Pli antaŭen estas enfluejo de rivero Sar kaj tuj Padrono kien estus veninta la “ŝtona ŝipo”, sed nun jam ne eblas navigi ĝis Padrono ĉar oni realigis kanalojn por eviti inundojn kaj nun la rivero estas navigebla nur ĝis Pontecesures, strategia loko ĉe la romia urbo de Iria Flavia kaj kie estis ponto jam el la 1-a jarcento, poste rekonstruita en diversaj epokoj. En Padrón estas gravaj monumentoj kaj en preĝejo rekonstruita dum la 15-a jarcento estas tre antikva tomboŝtono kie laŭlegende estis ligita la “ŝtona ŝipo” kaj poste utilis kiel pardonejo por pilgrimantoj (ĉar tie irus la portugala vojo) kaj de tie devenus la nomo de Padrono aŭ Padrón, el “pardono”. Ĉiukaze temus pri altarŝtono dediĉita al Neptuno plej verŝajne reuzata kiel altarŝtono el primitiva preĝejo fondita de Gelmírez komence de la 12-a jarcento.

Laŭ tiu portugala vojo proksime estas Iria Flavia, kie naskiĝis fama hispana verkisto Camilo José Cela, kun grava preĝejo de la 17-a jarcento montranta mezepokan enirejon de la 15-a jarcento. Laŭ la vojo estas interesaj antropologiaj lokoj, ĉefe ĉe Teo, kaj poste venas jam Santiago de Compostela.

Historio kaj legendo pri Sankta Jakobo[redakti | redakti fonton]

La historia gravo de la rio de Arousa, de la rivero Ulla kaj de la urbo Santiago de Compostela rilatas al la legendoj pri la alveno al Galegio tramare de la korpo de la apostolo Sankta Jakobo (Santiago), post lia martiro kaj mortigo en Jerusalemo la jaron 44. Li estis estinta laŭdire maristo kaj fiŝkaptisto en Galileo kaj poste disĉiplo de Kristo kaj evangeliisto okcidente. Lian mortigon ordonis Herodo Agripa, kiu laŭ la Biblio “Tiam la reĝo Herodo kaptis kelkajn ekleziulojn por fiagi ilin. Li mortigis Santan Jakobon, fraton de Johano, per glavo” (Agoj, 12, 1-2).

Mezepokaj legendoj plifortigitaj per iuj tekstoj asertas, ke post la martiro, kelkaj disĉiploj de Santiago prenis la senkapigitan korpon kaj translokigis ĝin al la palestina marbordo. El Jafo per ŝipo laŭiris la Mediteraneon kaj la iberian marbordon ĝis la pinto de Iberio, fino de la tiam konata eŭropa mondo. La ŝipo laŭ legendo estis “ŝtona boato” aŭ plikredebla havis la nomon de “ŝtona boato” ĉar temus pri ŝipo kiu transportus metalojn el nordokcidenta Iberio al Romo aŭ al aliaj lokoj en la Romia Imperio, sed ne tiom kredeble al Palestino. Laŭlegende tiukaze tiu ŝipo eniris en la rio de Arousa kaj poste en la rivero Ulla ĉe romiaj setlejoj de Turris Aŭgusti kaj Pontecesures. Poste ĝis Padrón, la rivera haveno de la romia urbo Iria Flavia.

La plej grava teksto kiu rakontas la translokigon de la korpo de la apostolo el Jafo al Iria kaj al la tombejo ĉe Kompostelo estus la Liber Sancti Jacobi aŭ Kaliksta Kodekso (libro 3-a, ĉapitro 1-a) verkita en la unua duono de la 12-a jarcento, tio estas multe pli da jarmilo poste. Laŭ ĝi kaj la legendoj la apostolo estus reveninta al loko kie li evangeliis kiel misiisto. La jakobaj disĉiploj estus Teodoro kaj Atanazio kaj havis malfacilaĵojn ĉe la tiamaj romiaj aŭtoritatoj kaj loĝantaroj ĝis kiam denove laŭlegende ili entombigis la jakoban korpon kie la bovoj kiuj estis eltirantaj la ĉerkoĉaron haltis lace. Tiun lokon trajarcente estis kovrita de la arbaroj kaj ĉirkaŭ la jaro 820 (tio estas preskaŭ post 8 jarcentoj) la ermito Pajo kaj la episkopo de Iria nome Teodomiro malkovris la tombon kaj helpite de la reĝo Alfonso la 2-a organizas la kulton al Sankta Jakobo.

Nuntempe oni celebras marriveran procesion laŭ la rio de Arousa kaj la rivero Ulla rememore de la supozita translokigo de la apostola korpo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]