Risto Kaskilahti
Risto Kaskilahti | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Risto Pekka Kaskilahti | |
Naskiĝo | 29-an de januaro 1963 (61-jaraĝa) en Viitasaari | |
Lingvoj | finna vd | |
Ŝtataneco | Finnlando vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Sari Puumalainen vd | |
Infanoj | Saara Geitel vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro • filmaktoro • infana aktoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Risto Pekka KASKILAHTI (n. la 29-an de januaro 1963 Viitasaari) estas finna aktoro.
Kaskilahti, kiu laboris ĉe la Municipa teatro de Helsinko ekde 2001, estas konata al la ĝenerala publiko kiel regula konkursanto ("la membro R") de la Se on siinä sportkvizo, kaj li ankaŭ skribis la programon. Li ankaŭ aperis en kelkaj filmoj kaj televidserioj.
En 2005, Kaskilahti ricevis sian duan Telvis-premion. Li praktikis skiadon kun la nacia teamo kiel parto de la televidprogramo Elixir. Li estis la veterknabo de Nelonen. Kaskilahti aperis en multaj teatraĵoj, inkluzive de Viivi kaj Wagner (Urba teatrejo de Helsinko), Viulunsoittaja katolla, "violona ludanto sur tegmento" (Somera teatrejo de Samppa), Kaunotar ja hirviö, "belino kaj monstro" (Urbteatrejo de Helsinko), Väärennetty morsian, "falsita fianĉino" (Urbteatrejo de Helsinko). En la televida serio Seitsemän li aktoris Vesa Salakarin. La serio rakontas pri en sama envicdoma entrepreno loĝanta grupo, kiu ricevas ĉefan loterian gajnon.
Kaskilahti partoprenis la 7-an produktsezonon de la programo Tanssii tähtien kanssa en la aŭtuno de 2012 kiel dancpartnero kun dancinstruisto Susa Matson. Ili estis eliminitaj en la 6-a elimino la 11-an de novembro 2012.
Risto Kaskilahti estas edziĝinta al aktorino Sari Puumalainen. Ili havas du filinojn, Saara kaj Siiri.