Rita Pesuth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rita Pesuth
Persona informo
Naskiĝo 16-an de novembro 1974 (1974-11-16) (49-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Semmelweis
Okupo
Okupo piedbato-boksosporta trejnisto
vdr

Rita Pesuth [peŝut], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pesuth Rita estas hungara piedbatboksisto, sesfoja mondĉampiono, trejnisto.

Rita Pesuth[1][2] naskiĝis la 16-an de novembro 1974 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rita Pesuth maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1993. Baldaŭ ŝi akiris diplomon en sportkampuso de Universitato Semmelweis. Mallonge ŝi estis ankaŭ sportinstruisto kaj bonfartoinstruisto, sed ŝi estis ankaŭ televida prezentisto. Ŝi edziniĝis en Dubajo kaj naskis filinon en 2017. Ŝi malofte revizitis Hungarion.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Rita Pesuth ekde sia aĝo 9 estis karateisto, iom poste piedbatboksisto en ĉefurba sportklubo. Ŝi estis hungara ĉampiono 18-foje inter 1991-1999, krome tiutempe ŝi estis la unua en mondĉampionumoj sesfoje. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 2000. Baldaŭ ŝi translokiĝis al Dubajo, kie ŝi estis trejnisto.

Ŝia libro[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.