Rituksimabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rituksimabo
Struktura formulo
speco de kemia ento
kemia kombinaĵo
Ĝeneralaĵoj
Nomo Rituksimabo
Alternativa(j) nomo(j)

rituximab-abbs, rituximab-pvvr

Kemia formulo C6416H9874N1688O1987S44
CAS-numero-kodo 174722-31-7
Konciza priskribo gena-inĝeniera biologia kuracilo, destinita por trakti certajn aŭtoimunajn malsanojn kaj kelkajn tipojn de kancero
Komercaj nomoj

Rituxan, MabThera, Truxima, aliaj

Karakterizaĵoj
Molmaso

143860,04

Sekurecaj indikoj
Pridanĝeraj indikoj
R:
S:
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg).
vdr

Rituksimabo (komerca marko Rituxan) estas gena-inĝeniera biologia kuracilo, destinita por trakti certajn aŭtoimunajn malsanojn kaj kelkajn tipojn de kancero[1]. Ĝi estas uzata por kuracado de lupuso, ne-Hodgkina limfomo, kronika limfocita leŭkemio, reŭmatoidaj artritoj, granulomatozoj kun poliangiitoj, idiopatia trombocitopenio purpura, pemphigus vulgaris, myasthenia gravis kaj buŝaj ulceroj pozitivaj al viruso Epstein-Barr[1][2][3][4]. Ĝi estas enigata forme de envejna infuzio[1].

Plej ofte flankefikoj aperas du horojn poste kaj inkludas erupciojn, jukon, malaltan sangopremon kaj spirmankon[1]. Povas okazi ankaŭ reaktiviĝo de hepatito B se ĝi jam haveblis, progreso de plurloka leŭkoencefalopatio kaj toksa epiderma nekrolizo[1][5]. Oni ne scias, ĉu ĝia uzado dum gravedeco estas danĝera por la bebo aŭ ne[1][6].

Rituksimabo estas hibrida monoklona antikorpo al proteino CD20, kiu origine troviĝas sur surfaco de B-ĉeloj de la imuna sistemo[7]. La proteino kaŭzas morton de tiuj ĉi ĉeloj[1].

Rituksimabo estis aprobita por medicina uzado en 1997[7] kaj estas en la listo de Esencaj Medikamentoj de la Monda Organizaĵo pri Sano. La patento malvalidiĝis en 2016, do nun pluraj kompanioj tra la mondo produktas ĝin sub diversaj nomoj[8].

Mekanismo[redakti | redakti fonton]

Mekanismo de funkciado de rituksimabo.

Rituksimabo estas hibrida (muso-homa) monoklona antikorpo IgG1 al la membrana CD20-antigeno de la B-ĉeloj. CD20-molekulo ĉeestas en ĉiuj etapoj de maturiĝo de la B-ĉeloj (krom iliaj antaŭuloj — plasmoĉeloj). Ligante sin al CD20-molekulo sur la B-ĉeloj, rituksimabo kaŭzas ilian forkonsumiĝon pere de antigeno-dependa ĉela citotokseco, induktado de apoptozo, per-komplementa citotokseco[9][10].

Lupuso[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lupuso.

Por kuracado de lupuso rituksimabo estas uzata ekde 2002. Du grandaj hazardigitaj placebo-kontrolataj esploroj EXPLORER kaj LUNAR malsukcesis pruvi ĝian efikecon, supozeble pro nekorektaj metodoj kaj malĝusta elekto de pacientoj. Tamen ĝi estas aktive uzata tra la mondo kaj pruvis sian efikecon kaj sekurecon en praktiko[11].

Hazardigitaj placebo-kontrolataj esploroj de efikeco kaj sekureco de rituksimabo por kuracado de lupuso
Esploro Nombro de pacientoj Tempo de observado, skemo de terapio Kriterioj de inkludo Rezultoj je la 52-a semajno Nedezirindaj reagoj
EXPLORER (fazo III)[12] 257 (42% azianoj, hispanoj kaj nigruloj) 52 semajnoj, rituksimabo dufoje po 1 gramo, en placebo-grupo oni aldonis la bazan terapion kaj glukokortiroidojn ≥1 BILAG А aŭ ≥2 BILAG А Plena respondo en rituksimaba grupo — 12%, en placebo-grupo — 16%. Parta respondo en rituksimaba grupo — 17%, en placebo-grupo — 13%. nedezirindaj reagoj kaj infuziaj reagoj kompareblas en ambaŭ grupoj
LUNAR (fazo III)[13] 144 (69% azianoj, hispanoj kaj nigruloj) rituksimabo dufoje po 1 gramo, en placebo-grupo oni aldoni uzis altajn dozojn de glukokortiroidoj kaj Mycophenolate mofetil (3 gramoj/tage) Lupusa nefrito de III-IV stadioj, konfirmita per biopsio Plena respondo en rituksimaba grupo — 26%, en placebo-grupo — 31%. Parta respondo en rituksimaba grupo — 31%, en placebo-grupo — 15%. Neŭtropenio, leŭkopenio kaj hipotensio pli ofte okazis en rituksimaba grupo

Efikeco kaj sekureco de kuracado de lupuso per rituksimabo, speciale post manko de sufiĉa reago al glukokortiroidoj kaj kemioterapiaj agentoj, estis plurfoje pruvita per malfermaj nekontrolataj esploroj okazintaj en diversaj landoj. Rituksimabo ebligas malaltigi dozojn de glukokortiroidoj kaj tiel preventi nerenverseblajn organajn damaĝojn kaj plilongigi remiton. Iuj esploroj montris ke ĝi speciale efikas rilate nigrulojn kaj hispanojn. Iuj sukcese uzas ĝin ankaŭ ĉe komenca etapo de lupuso. EULAR, ACR kaj la Asocio de Reŭmatologoj de Rusio inkludis rituksimabon en siajn rekomendojn pri kuracado de gravaj formoj de lupuso[14][15][16][17].

Tamen esploroj montris ke ĝi ne ĉiam efikas kontraŭ haŭtaj damaĝoj. Ekzemple ĉe malsanuloj kun kronikaj haŭtodamaĝoj plu aperadis novaj damaĝitaj lokoj, do oni supozis ke haŭtodamaĝoj ne dependas de forkonsumiĝo de la B-ĉeloj[18].

Skemoj de terapio varias: kvar ĉiusemajnaj infuzioj po 375 mg/m² aŭ du infuzioj po 1 gramo kun intervalo je du semajnoj por estigi forkonsumiĝon de la B-limfocitoj. Oni ne trovis diferencon en reago al ambaŭ skemoj[11]. Ripetaj kursoj de rituksimabo necesas por atingi kaj subteni remiton kaj malaltigi dozon de glukokortiroidoj[19].

Esploroj de efikeco kaj sekureco de rituksimabo por kuracado de lupuso
Aŭtoroj, jaro Nombro de pacientoj Tempo de observado Dozo de rituksimabo Akompana terapio Klinika efiko, % Ripetaj kursoj
Gracia-Tello В. kaj kunaŭtoroj, 2017[20] 16 pacientoj kun lupuso 4,5 (1 ĝis 7) jaroj po 1 gramo en la 1-a kaj 14-a tagoj glukokortiroidoj, Cyclophosphamide, hidroksiklorokino, Azathioprine, Mycophenolate mofetil 70
Aguiar R. kaj kunaŭtoroj, 2017[19] 115 pacientoj kun lupuso 14 jaroj 2 gramoj glukokortiroidoj, Cyclophosphamide, hidroksiklorokino 67 (plena respondo — 40, parta respondo — 27) 53
Tanaka Y. kaj kunaŭtoroj, 2016[21] 34 pacientoj kun lupuso 53 semajnoj po 1 gramo je la 1-a, 15-a, 169-a kaj 183-a tagoj glukokortiroidoj 76,5 (plena respondo — 47,1, parta respondo — 29,4) 100
Iaccarino L. kaj kunaŭtoroj, 2015[22] 145 pacientoj kun lupuso 27,3±18,5 monatoj 2 gramoj mankas datumoj 85,8 (plena respondo — 45,2, nedezirindaj reagoj — 23,8, infektoj — 16,4, infuziaj reagoj — 3,8) 35
Canjan M.E. kaj kunaŭtoroj, 2014[23] 97 pacientoj kun lupuso 18 (12 ĝis 36) monatoj 4×375 mg/m² (n=49), 1 gramo n=37), 1,5 gramo (n=4), 0,5 gramo (n=7) glukokortiroidoj, Cyclophosphamide, hidroksiklorokino, Azathioprine, Mycophenolate mofetil 82 (plena respondo — 55, parta respondo — 27, neefikeco — 11, morto — 7) 42
Moroni G. kaj kunaŭtoroj, 2013[24] 17 pacientoj kun lupusa nefrito 12 monatoj 2 infuzioj po 1 gramo glukokortiroidoj, Cyclophosphamide,Azathioprine, Mycophenolate mofetil plena respondo — 70,6, parta respondo — 29,4
Condon M.B. kaj kunaŭtoroj, 2013[25] 50 pacientoj kun lupusa nefrito (III-IV stadioj) 40,75 monatoj 2 infuzioj po 1 gramo Mycophenolate mofetil 90 (plena respondo — 72, parta respondo — 18), nedezirindaj reagoj — 18, mortoj — 4
Jonsdottir T. kaj kunaŭtoroj, 2013[26] 25 pacientoj kun lupusa nefrito 36 (9 ĝis 95) monatoj 4 infuzioj po 375 mg/m² aŭ 2 infuzioj po 1 gramo glukokortiroidoj, Cyclophosphamide, Azathioprine, Mycophenolate mofetil 88 (plena respondo — 64, parta respondo — 24, akutiĝo — 24)
Duxbury B. kaj kunaŭtoroj, 2013[27] 1243 pacientoj kun lupuso (metanalizo de 30 esploroj) mankas datumoj mankas datumoj mankas datumoj BILAG: plena respondo — 46,7, parta respondo — 37,9;
SLEDAI: plena respondo — 56,6, parta respondo — 30,9
Weidenbusch M. kaj kunaŭtoroj, 2013[28] 300 pacientoj kun lupusa nefrito 60 (12 ĝis 120) semajnoj 4 infuzioj po 375 mg/m² aŭ 2 infuzioj po 1 gramo glukokortiroidoj, Cyclophosphamide, Azathioprine, Mycophenolate mofetil, metotreksato 76
Diaz-Lagares С. kaj kunaŭtoroj, 2012[29] 164 pacientoj kun lupusa nefrito 12 monatoj 4 infuzioj po 375 mg/m² aŭ 2 infuzioj po 1 gramo glukokortiroidoj, Cyclophosphamide, Mycophenolate mofetil plena respondo — 30, parta respondo — 37, neefikeco — 33

Analogoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj analogoj fare de diversaj firmaoj, produktataj sub diversaj nomoj. En Rusio en 2014 estis registrita Acellbia Rituximab (ruse Ацеллбия Ритуксимаб), kiu kostas 10-oble malpli, sed montris la saman efikecon kaj sekurecon[11].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Rituximab (angle). Drugs.com (19-06-2020). Arkivita el la originalo je 19-05-2020. Alirita 15-09-2020.
  2. Tandan, Rup; Michael K. Hehir II, Waqar Waheed, Diantha B. Howard (08-2017). “Rituximab treatment of myasthenia gravis: A systematic review”, Muscle & Nerve (en) 56 (2), p. 185–196. doi:10.1002/mus.25597. Alirita 15-09-2020.. 
  3. Singer, Ora; W. Joseph McCune (05-2017). “Update on maintenance therapy for granulomatosis with polyangiitis and microscopic polyangiitis”, Current Opinion in Rheumatology (en) 29 (3), p. 248–253. doi:10.1097/BOR.0000000000000382. Alirita 15-09-2020.. 
  4. Dojcinov, Stefan D.; Falko Fend, Leticia Quintanilla-Martinez (07-03-2018). “EBV-Positive Lymphoproliferations of B- T- and NK-Cell Derivation in Non-Immunocompromised Hosts”, Pathogens (en) 7 (1), p. 28. doi:10.3390/pathogens7010028. Alirita 15-09-2020.. 
  5. FDA Drug Safety Communication: Boxed Warning and new recommendations to decrease risk of hepatitis B reactivation with the immune-suppressing and anti-cancer drugs Arzerra (ofatumumab) and Rituxan (rituximab) (angle). Manĝaĵa kaj Droga Administracio (02-29-2016). Arkivita el la originalo je 28-04-2020. Alirita 15-09-2020.
  6. Rituximab Pregnancy and Breastfeeding Warnings (angle). Drugs.com (28-02-2020). Arkivita el la originalo je 30-08-2019. Alirita 15-09-2020.
  7. 7,0 7,1 (2013) Xavier Bosch, Manuel Ramos-Casals, Munther A Khamashta: Drugs Targeting B-Cells in Autoimmune Diseases (angle), p. 1–4. ISBN = 9783034807067.
  8. Roxanne Nelson (28-07-2017) Rituximab Biosimilars Shown to Be Safe and Effective (angle). Medscape. Arkivita el la originalo je 15-03-2018. Alirita 15-09-2020.
  9. Chi Chiu Mok (02-2015). “Current role of rituximab in systemic lupus erythematosus”, International Journal of Rheumatic Diseases (en) 18 (2), p. 154–163. doi:10.1111/1756-185X.12463. Alirita 16-09-2020.. 
  10. (2012) Насонов Е.Л.: Анти-В-клеточная терапия в ревматологии: фокус на ритуксимаб (ruse), p. 119–52. ISBN =.
  11. 11,0 11,1 11,2 Цанян, М. Э.; С. К. Соловьев, Е. Л. Насонов, Е. А. Асеева, А. А. Меснянкина (2017). “Анти-В-клеточная терапия у больных системной красной волчанкой”, Современная ревматология (en) 11 (4), p. 76. doi:10.14412/1996-7012-2017-4-73-78. Alirita 16-09-2020.. 
  12. Merrill, Jt; Jp Buyon, Ra Furie, Km Latinis, C. Gordon, H.-J. Hsieh, P. Brunetta (6-2011). “Assessment of flares in lupus patients enrolled in a phase II/III study of rituximab (EXPLORER)”, Lupus (en) 20 (7), p. 709–716. doi:10.1177/0961203310395802. Alirita 16-09-2020.. 
  13. Rovin, Brad H.; Richard Furie, Kevin Latinis, R. John Looney, Fernando C. Fervenza, Jorge Sanchez-Guerrero, Romeo Maciuca, David Zhang, Jay P. Garg, Paul Brunetta, Gerald Appel, LUNAR Investigator Group (4-2012). “Efficacy and safety of rituximab in patients with active proliferative lupus nephritis: the Lupus Nephritis Assessment with Rituximab study”, Arthritis & Rheumatology (en) 64 (4), p. 1215–1226. doi:10.1002/art.34359. Alirita 16-09-2020.. 
  14. (2010) Насонов Е.Л.: Системная красная волчанка // Клинические рекомендации (ruse), p. 429–481. ISBN =.
  15. Hahn, Bevra H.; Maureen McMahon, Alan Wilkinson, W Dean Wallace, David I. Daikh, John FitzGerald, George Karpouzas, Joan T Merrill, Daniel J. Wallace, Jinoos Yazdany, Rosalind Ramsey-Goldman, Karandeep Singh, Mazdak Khalighi, Soo Choi, Maneesh Gogia, Suzanne Kafaja, Mohammad Kamgar, Christine Lau, William J Martin, Sefali Parikh, Justin Peng, Anjay Rastogi, Weiling Chen, and Jennifer M. Grossman (6-2012). “American College of Rheumatology Guidelines for Screening, Case Definition, Treatment and Management of Lupus Nephritis”, Arthritis Care & Research (en) 64 (6), p. 797–808. doi:10.1002/acr.21664. Alirita 16-09-2020.. 
  16. Bertsias, George K.; Maria Tektonidou, Zahir Amoura, Martin Aringer, Ingeborg Bajema, Jo. H. M. Berden, John Boletis, Ricard Cervera, Thomas Dörner, Andrea Doria, Franco Ferrario, Jürgen Floege, Frederic A. Houssiau, John P. A. Ioannidis, David A. Isenberg, Cees G. M. Kallenberg, Liz Lightstone, Stephen D Marks, Alberto Martini, Gabriela Moroni, Irmgard Neumann, Manuel Praga, Matthias Schneider, Argyre Starra, Vladimir Tesar, Carlos Vasconcelos, Ronald F van Vollenhoven, Helena Zakharova, Marion Haubitz, Caroline Gordon, David Jayne, Dimitrios T Boumpas, European League Against Rheumatism and European Renal Association-European Dialysis and Transplant Association (11-2012). “Joint European League Against Rheumatism and European Renal Association-European Dialysis and Transplant Association (EULAR/ERA-EDTA) recommendations for the management of adult and paediatric lupus nephritis”, Annals of the Rheumatic Diseases (en) 71 (11), p. 1771–1782. doi:10.1136/annrheumdis-2012-201940. Alirita 16-09-2020.. 
  17. Kleinmann, Jean-François; Florence Tubach, Véronique Le Guern, Alexis Mathian, Christophe Richez, David Saadoun, Karim Sacre, Jérémie Sellam, Raphaèle Seror, Zahir Amoura, Emmanuel Andres, Sylvain Audia, Brigitte Bader-Meunier, Gilles Blaison, Bernard Bonnotte, Patrice Cacoub, Sophie Caillard, Laurent Chiche, Olivier Chosidow, Nathalie Costedoat-Chalumeau, Claire Daien, Eric Daugas, Nairouz Derdèche, Andrea Doria, Olivier Fain, Fadi Fakhouri, Dominique Farge, Cem Gabay, Sylvie Guillo, Eric Hachulla, Najia Hajjaj-Hassouni, Mohamed Hamidou, Frédéric A Houssiau, Noémie Jourde-Chiche, Isabelle Koné-Paut, Aïcha Ladjouz-Rezig, Olivier Lambotte, Dan Lipsker, Xavier Mariette, Nicolas Martin-Silva, Thierry Martin, François Maurier, Roderich Meckenstock, Arsène Mékinian, Olivier Meyer, Shirine Mohamed, Jacques Morel, Bruno Moulin, Denis Mulleman, Thomas Papo, Vincent Poindron, Xavier Puéchal, Leonardo Punzi, Pierre Quartier, Laurent Sailler, Amar Smail, Martin Soubrier, Agnès Sparsa, Zoubida Tazi-Mezalek, Leith Zakraoui, Stéphane Zuily, Jean Sibilia, Jacques-Eric Gottenberg (6-2017). “International and multidisciplinary expert recommendations for the use of biologics in systemic lupus erythematosus”, Autoimmunity Reviews (en) 16 (6), p. 650–657. doi:10.1016/j.autrev.2017.04.011. Alirita 16-09-2020.. 
  18. Vital, Edward M.; Miriam Wittmann, Sara Edward, Md Yuzaiful Md Yusof, Helen MacIver, Colin T. Pease, M. Goodfield, Paul Emery (6-2015). “Brief report: responses to rituximab suggest B cell-independent inflammation in cutaneous systemic lupus erythematosus”, Arthritis & Rheumatology (en) 67 (6), p. 1586–1591. doi:10.1002/art.39085. Alirita 16-09-2020.. 
  19. 19,0 19,1 Aguiar, R.; C. Araújo, G. Martins-Coelho, D. Isenberg (02-2017). “Use of Rituximab in Systemic Lupus Erythematosus: A Single Center Experience Over 14 Years”, Arthritis Care & Research (en) 69 (2), p. 257–262. doi:10.1002/acr.22921. Alirita 16-09-2020.. 
  20. Gracia-Tello, Borja; Amara Ezeonyeji, David Isenberg2 (2-2017). “The use of rituximab in newly diagnosed patients with systemic lupus erythematosus: long-term steroid saving capacity and clinical effectiveness”, Lupus Science & Medicine (en) 4 (1). doi:10.1136/lupus-2016-000182. Alirita 16-09-2020.. 
  21. Tanaka, Yoshiya; Tsutomu Takeuchi, Nobuyuki Miyasaka, Takayuki Sumida, Tsuneyo Mimori, Takao Koike, Kazuhiro Endo, Naomi Mashino, Kazuhiko Yamamoto (2016). “Efficacy and safety of rituximab in Japanese patients with systemic lupus erythematosus and lupus nephritis who are refractory to conventional therapy”, Modern Rheumatology (en) 26 (1), p. 80–86. doi:10.3109/14397595.2015.1060665. Alirita 16-09-2020.. 
  22. Iaccarino, Luca; Elena Bartoloni, Linda Carli, Fulvia Ceccarelli, Fabrizio Conti, Salvatore De Vita, Gianfranco Ferraccioli, Mauro Galeazzi, Mariele Gatto, Roberto Gerli, Marcello Govoni, Elisa Gremese, Annamaria Iuliano, Elena Mansutti, Gabriella Moroni, Marta Mosca, Cecilia Nalli, Carla Naretto, Melissa Padovan, Lavinia Palma, Francesca Raffiotta, Dario Roccatello, Angela Tincani, Guido Valesini, Margherita Zen, Andrea Doria (7/8-2015). “Efficacy and safety of off-label use of rituximab in refractory lupus: data from the Italian Multicentre Registry”, Clinical and Experimental Rheumatology (en) 33 (4), p. 449–456. Alirita 16-09-2020.. 
  23. Цанян, М.Э.; Соловьев С.К., Торгашина А.В., Александрова Е.Н., Раденска-Лоповок С.Г., Николаева Е.В., Насонов Е.Л. (2014). “< Эффективность терапии ритуксимабом у больных рефрактерной к стандартной терапии системной красной волчанкой при длительном динамическом наблюдении”, Научно-практическая ревматология (ru) 52 (2), p. 159–168. doi:10.14412/1995-4484-2014-159-168. Alirita 16-09-2020.. 
  24. Moroni, Gabriella; Francesca Raffiotta, Barbara Trezzi, Elisa Giglio, Nicoletta Mezzina, Nicoletta Del Papa, Pierluigi Meroni, Piergiorgio Messa, Alberto Renato Sinico (9-2014). “Rituximab vs mycophenolate and vs cyclophosphamide pulses for induction therapy of active lupus nephritis: a clinical observational study”, Rheumatology (en) 53 (9), p. 1570–1577. doi:10.1093/rheumatology/ket462. Alirita 16-09-2020.. 
  25. Condon, Marie B.; Damien Ashby, Ruth J. Pepper, H. Terence Cook, Jeremy B. Levy, Megan Griffith, Tom D. Cairns, Liz Lightstone (8-2013). “Prospective observational single-centre cohort study to evaluate the effectiveness of treating lupus nephritis with rituximab and mycophenolate mofetil but no oral steroids”, Annals of the Rheumatic Diseases (en) 72 (8), p. 1280–1286. doi:10.1136/annrheumdis-2012-202844. Alirita 16-09-2020.. 
  26. Jónsdóttir, Thórunn; Agneta Zickert, Birgitta Sundelin, Elisabet W. Henriksson, Ronald F. van Vollenhoven, Iva Gunnarsson (5-2013). “Long-term follow-up in lupus nephritis patients treated with rituximab--clinical and histopathological response”, Rheumatology (en) 52 (5), p. 847–855. doi:10.1093/rheumatology/kes348. Alirita 16-09-2020.. 
  27. Duxbury, B.; C. Combescure, C. Chizzolini (12-2013). “Rituximab in systemic lupus erythematosus: an updated systematic review and meta-analysis”, Lupus (en) 22 (14), p. 1489–1503. doi:10.1177/0961203313509295. Alirita 16-09-2020.. 
  28. Weidenbusch, Marc; Christoph Römmele, Angelika Schröttle, Hans-Joachim Anders (01-2013). “Beyond the LUNAR trial. Efficacy of rituximab in refractory lupus nephritis”, Nephrology Dialysis Transplantation (en) 28 (1), p. 106–111. doi:10.1093/ndt/gfs285. Alirita 16-09-2020.. 
  29. Díaz-Lagares, Cándido; Sara Croca, Shirish Sangle, Edward M Vital, Fausta Catapano, Agustín Martínez-Berriotxoa, Francisco García-Hernández, José-Luis Callejas-Rubio, Javier Rascón, David D'Cruz, David Jayne, Guillermo Ruiz-Irastorza, Paul Emery, David Isenberg, Manuel Ramos-Casals, Munther A Khamashta, UK-BIOGEAS Registry (3-2012). “Efficacy of rituximab in 164 patients with biopsy-proven lupus nephritis: pooled data from European cohorts”, Autoimmunity Reviews (en) 11 (5), p. 357–364. doi:10.1016/j.autrev.2011.10.009. Alirita 16-09-2020..