Guaporé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rivero Guapore)
Rio Guaporé
Iténez
Situo de la rivero en Amazonio
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 530 km
Akvokolekta areo 266 460 km²
Averaĝa trafluo 1 530 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 631 m
Enfluejo Mamoré
- Alteco 131 m
Geografio
Alfluantoj De dekstre Rio Guatire, Rio Branco o Cabixi, Rio Corumbiara, Rio Colorado kaj Rio Massaco; de meldekstre Rio Alegre, Rio Verde, Río Paraguá, Río Blanco kaj Río Machupo
Map
Rivero en Ameriko
vdr

Guaporé (aŭ plene Rio Guaporé, jen la portugala nomo, uzata en Brazilo, en Bolivio hispane nomata Iténez aŭ plene Río Iténez) estas rivero en la regionego Amazonio de Sudameriko. Per longeco de 1530 kilometroj kaj akvokolekta areo de 266 460 kvadrataj kilometroj ĝi estas inter la pli grandaj riveroj de la kontinento. La rivero Guaporé fontas en la brazila subŝtato Mato-Groso kaj vojas precipe nordokcidenten. Post proksimume 450 kilometroj la rivero iĝas la limo inter Brazilo norde kaj Bolivio sude, kaj restas tia dum pli ol mil kilometroj - je tiu vojo ĝi havas la duoblan nomon Guaporé/Iténez. Norde la akvofluon bordas la brazilaj subŝtatoj Mato-Groso kaj Rondonio, sude la boliviaj departementoj Santa-Kruzio kaj Beniio. Fine ĝi enfluas la riveron Mamoré.

La esperantista verkisto kaj vojaĝisto Tibor Sekelj en 1948 en La-Pazo renkontiĝis kun la bolivia prezidento Enrique Hertzog kiu instigis lin esplori ne jam esploritan regionon de la rivero. Dum tiu vojaĝo li trafis la tribon de la tuparioj estinte kanibaloj ĝis 5 jarojn antaŭe, kun kiu li vivis 4 monatojn, kaj kie li rolis kiel sorĉisto. Reveninte en aprilo 1949, Sekelj ricevis proponon de la prezidento Hertzog administri teritorion centmil-hektaran el la planitaj 4 milionoj da hektaroj por tie loĝigi unu milionon da rifuĝintoj el Eŭropo. Sekelj ne volis atendi ses monatojn ke la parlamento faru decidon kaj rezignis pri la oferto. Li poste bedaŭris ke li maltrafis la okazon krei teritorion kie Esperanto estintus la komuna lingvo de la loĝantaro.

vidaĵo de la rivero apud Pontes e Lacerda (Brazilo)